5-a de decembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31





































































decembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di







1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29
30 31

aranĝo de 2019
tagoj

La 5-a de decembro estas la 339-a tago de la jaro (la 340-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 26 tagoj restas.


La 5-an de decembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 1154: Hadriano la 4-a iĝis papo


  • 1349: Ĉirkaŭ 500 judoj, akuzitaj pri aperigo de la epidemio de pesto, pereis en pogromo daŭranta ĝis la 7-a de decembro en Nurenbergo


  • 1360: Francio: franca franko enkondukita


  • 1456: Ĉirkaŭ 35 mil personoj pereis en tertremo en suda Italio


  • 1484: Papo Inocento la 8-a kondamnis magion en la buleo Summis desiderantes affectibus - en Germanio komenciĝis ĉasado de sorĉistinoj sub gvido de dominikana inkvizitoro Heinrich Kramer


  • 1492: Kristoforo Kolumbo atingis Hispaniolon (la nuna Haitio kaj Domingo)


  • 1496: Reĝo de Portugalio Emanuelo la 1-a en sia edikto ordonis al ĉiuj judoj, kiuj ne akceptos kristanismon, forlasi la landon


  • 1560: Karlo la 9-a iĝis reĝo de Francio


  • 1590: Gregorio la 14-a iĝis papo


  • 1766: Christie's fondita en Londono - angla komerca entrepreno pri artverkoj, okupiĝanta pri aŭkcioj


  • 1775: Usona Milito de Sendependeco: kolonelo de Kontinenta Armeo Henry Knox alvenis al Fortikaĵo Ticonderoga en Novjorko por aranĝi la transportadon de 60 tunoj da artileriaĵoj, kion uzus por fortigi la Sieĝon de Bostono


  • 1792: George Washington iĝis la duan fojon prezidento de Usono - pere de Elektantaro


  • 1798: Venko de franca armeo kontraŭ ribelintaj belgaj kamparanoj en la batalo de Haselto


  • 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono Bonaparte foriris de Smarhon al Parizo transdonante komandon super restaĵo de la Granda Armeo al franca marŝalo Joaĥimo Murat


  • 1813: Armeo de Simón Bolívar venkis la hispanan en batalo de Araure (sudaj talusoj de Andoj)


  • 1830: Pola generalo Józef Chłopicki iĝis diktatoro de la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio


  • 1848: Usona prezidento James K. Polk konfirmis malkovron de oro en Kalifornio, pro kio provokis Kalifornian deliron pri oro


  • 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Mierzwin (distrikto Jędrzejowski)


  • 1865: Ĉilio kaj Peruo aliancis kontraŭ Hispanio


  • 1894: En Berlino oni finis konstrui Reichstagon


  • 1906: Feliksa Kozłowska, fondintino de mariavita religio estis ekskomunikita kiel la unua virino en la historio de kristanismo


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Post malvenko en la batalo de Lodzo rusoj komencis evakuiĝi de la urbo - dum dekkelkaj tagoj ĉirkaŭ 110 mil rusaj soldatoj pereis kaj ĉirkaŭ 90 mil germanaj, krom ili ankaŭ aŭstroj, poloj, litovoj, ĉeĥoj, ukrainoj, latvoj kaj tataroj (sekvan tagon la urbon konkeris germana armeo)


    • 1916: En Britio falis la dua registaro de H. H. Asquith - demisio pro manko de subteno en la brita parlamento




  • 1918: Pola-ukraina milito: komenciĝis batalo de Chyrów (nun en Lviva provinco), kiun la 16-an de decembro konkeris poloj


  • 1926: Novjorko: premiero de la filmo Kirasŝipo Potjomkin, reĝisorita de Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn


  • 1929: Taĝika Soveta Socialisma Respubliko fondiĝis


  • 1931: En Moskvo komunistoj eksplodigis la Katedralon de Kristo Savinto por konstrui gigantan sovetan palacon, kiu neniam finkonstruiĝis


  • 1933: Prohibicio en Usono pri alkoholaĵoj ĉesis


  • 1934: Italoj faris provokon ĉe la limo kun Etiopio, kio igis abisenian krizon


  • 1934: Virinoj en Turkio ricevis aktivan kaj pasivan balotrajton


  • 1936: Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko malfondiĝis


  • 1936: Konstitucio de Sovetunio, konata kiel "Stalinisma Konstitucio" aŭ "Konstitucio de Venka Socialismo" estis proklamita - validis ĝis 1977


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Episkopo de Gdańsk estis nomumita de la papo Pio la 12-a kiel apostola administranto de diocezo Chełmża, kio kaŭzis grandan indignon de la pola socio; germanaj ĝendarmoj pafekzekutis en Ślesin 5 polojn; germanoj deportis de Serock ĉirkaŭ 3 mil judojn; Varsovio: Ludwik Landau en sia taglibro notis: Lecionoj en bazlernejoj estas ĝenerale rekomencataj - kun ununura escepto: ekster la lernejoj por judaj infanoj. Samtempe judaj infanoj en bazlernejoj, en kiuj estis ĝis nun - ĝenerale en malgranda nombro - estis pro rekomendo de la germanaj regpovoj forigitaj. (...) Sed la germanaj lernejoj aperas ĉie, eĉ tie, kie estas minimumo da germanoj.


    • Soveta invado en Pollandon: Berlino: generalo Wilhelm Keitel telefone konstatis, ke deportado de judoj Sovetunien ne iras glate - mil forigitaj judoj revenis kun rusa oficiro, kiu provis devigi la germanan por ilia reakcepto; Lvovo: germanaj regopovoj malfondis Animzorgan Seminarion, sed en aliaj lokoj oni instruas plu; Zuriko: svisa konsulo Thomsen raportante pri sia vojaĝo al Lodzo kaj Varsovio konstatis: Flanke de germanaj regopovoj estas daŭre farataj penadoj por krei polan protektoraton. Pro homogene negativa sindeteno de la pola socio aperas timo devigi certajn homojn por plenumo de respektivaj funkcioj.


    • 1940: Germanoj de la 3-a ĝis la 5-a de decembro deportis de Radom al ĉirkaŭaj vilaĝoj ĉirkaŭ 2 mil judojn; Organizo de Eta Sabotado rompis en Varsovio montrofenestrojn de tiuj fotejoj, kiuj prezentis fotojn de uniformitaj germanoj


    • 1941: En Poznań germanoj gilotinis 13 polojn; konspira "Jutro PN" (Morgaŭo de Sendependa Pollando) informis, ke en la okupata Pollando aperas jam 123 subteraj revuoj


    • Unuiĝinta Reĝlando deklaris militon al Finnlando, Hungario kaj Rumanio; ĉefrevuo de Ĉeĥoslovakio en Britio "Čechoslovak" aperigis artikolon titolitan Nekomprenata evento en kiu bedaŭras, ke jugoslavia militista unuo aliĝis al la pola armeo, kaj ne al la ĉeĥoslovaka


    • 1942: Gestapo kaj ĝendarmoj pafmortigis en Nakły (distrikto Ostrołęcki) 20 polojn


    • 1943: Majoro Denisov de soveta NKVD en sia raporto menciiis, ke inter 15 131 poloj, transdonitaj aprile kaj maje 1940 al dispono de NKVD estis 8348 oficiroj, en tio 13 generaloj, 77 koloneloj, 197 subkoloneloj, 541 majoroj, 1441 kapitanoj, 18 klerikoj, 6061 aliaj oficiroj


    • 1944: Germana polico pafekzekutis en Łapanów (distrikto Bocheński) 40 polojn; en polica malliberejo en Lodzo germanoj ekzekutis 5 polojn




  • 1945: Ĉe la bordo de Florido malaperis kvin usonaj torpedaj aviadiloj. La evento kaŭzis aperadon de konspiraj teorioj pri Bermuda triangulo


  • 1946: Korea Centra Novaĵagentejo fondiĝis


  • 1950: Unua raporto pri Bermuda triangulo


  • 1952: Granda londona smogo komenciĝis


  • 1953: Stalinismo: kolonelo Józef Światło, supera funkciulo de la pola komunista sekreta servo, fuĝis dum profesia vojaĝo al Orienta Berlino en Okcidentan Eŭropon, kie post ricevo de politika azilo komencis pere de Radio Libera Eŭropo malkaŝi kulisojn de la soveta imperiismo


  • 1957: Sovetunio: oni surakvigis la unuan civilan atoman glacirompilon Lenin


  • 1965: Papo Paŭlo la 6-a beatigis maronitan ermiton Ŝarbel Maĥluf


  • 1965: Dum la Dua Vatikana koncilio oni nuligis ekskomunikojn, kiujn en 1054 reciproke uzis altranguloj de Katolika eklezio kaj ortodoksismo


  • 1972: Gough Whitlam iĝis ĉefministro de Aŭstralio


  • 1973: Universitato de Oldenburgo fondiĝis - de 1991 je la nomo al verkisto kaj pacisto Carl von Ossietzky


  • 1975: Pollando: 59 intelektuloj sendis leteron al regopovoj kontraŭ planataj ŝanĝoj en konstitucio de la Pola Popola Respubliko - la kontraŭstaro ĉefe koncernis gvidan rolon de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj "plifortigon de amikeco kaj kunlaboro kun Sovetunio"


  • 1976: Franca politika partio Kunigado por la Respubliko fondiĝis


  • 1978: Sovetunio subskribis traktaton pri amikeco kun komunista registaro de Afganio


  • 1981: Politika Buroo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio akceptis decidon pri enkonduko de milita stato en Pollando - generalo Wojciech Jaruzelski estis rajtigita al datelekto de la operaco, kiu efektiviĝis nokte da la 12-a/13-a de decembro


  • 1986: Pollando: premiero de desegnita filmo "Bolek kaj Lolek en Sovaĝa Okcidento"


  • 1990: Barata verkisto Salman Rushdie kondamnita al mortpuno


  • 1995: Javier Solana iĝis ĝenerala sekretario de NATO


  • 2003: Stavropola regiono: rezulte de eksplodo de bombo en la stacidomo Jessentuki pereis 44 personoj, 150 vundiĝis


  • 2005: En Britio ekvalidis registrita partnereco


  • 2006: En la zoologia ĝardeno de Berlino naskiĝis blanka urso Knut


  • 2011: Oni anoncis malkovron de ekstersunsistema planedo Kepler-22b en konstelacio Cigno, troviĝantan en enloĝebla zono de astro simila al la Suno


  • 2013: Rezulte de atako de islamaj teroristoj kontraŭ malsanulejo en Sanao, la ĉefurbo de Jemeno, 56 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis


  • 2014: La unua senskipa misio de la usona versio de kosmoŝipo Orion komenciĝis


  • 2015: Peruo: en Ĉimboto okazis beatigo de itala kaj polaj misiistoj murditaj en 1991 de membroj de maoista gerila organizo Luma Vojo



Naskiĝoj |




  • 1377: Jianŭen, ĉina imperiestro de dinastio Ming (m. 1402)


  • 1443: Julio la 2-a, papo militanta, alveniginta soldulojn, el kiuj poste formiĝis Svisa Gvardio (m. 1513)


  • 1470: Willibald Pirckheimer, germana humanisto, politikisto kaj juristo (m. 1530)


  • 1593: Liborius Wagner germana katolika pastro, martiro, beatigita (m. 1631)


  • 1639: Johann Christoph Pezel, germana komponisto kaj urbofajfisto (m. 1694)


  • 1687: Francesco Geminiani, itala komponisto de baroko, violonisto kaj muzikteoriisto (m. 1762)


  • 1760: Franz Josef Ignaz von Linden, germana politikisto kaj juristo (m. 1836)


  • 1782: Martin Van Buren, prezidento de Usono nederlanddevena, reganta dum financa krizo (m. 1862)


  • 1803: Fjodor Tjutĉev, rusa poeto kaj diplomato, adepto de tutslavismo konsiderinta Pollandon Judaso de slavoj (m. 1873)


  • 1825: Eugenie Marlitt, germana verkistino kaj operkantistino (m. 1887)


  • 1830: Christina Rossetti, angla poetino italdevena, fratino de Dante Gabriel Rossetti (m. 1894)


  • 1839: George Armstrong Custer, angla militisto mortfalinta en Batalo de Little Bighorn kontraŭ indianoj (m. 1876)


  • 1863: Paul Painlevé, franca matematikisto, spertulo pri aviado, politikisto, prezedento de Francio (m. 1933)


  • 1863: Pattillo Higgins, usona geologo kaj nafta entreprenisto (m. 1955)


  • 1867: Józef Piłsudski, pola militisto, edukita de Vilno, kreinto kaj komandanto de Polaj Legioj, kunkreinto de sendependeco de Pollando, venkinto en la pola-bolŝevika milito, ŝtatestro de la Dua Pola Respubliko, marŝalo, prezidento, federaciisto kaj prometeisto (m. 1935)


  • 1868: Arnold Sommerfeld, germana fizikisto, enkondukinto de la kvantuma nombro (m. 1951)


  • 1870: Vítězslav Novák, ĉeĥa komponisto, disĉiplo de Antonín Dvořák (m. 1949)


  • 1878: Oleksandr Olesj, ukraina veterinaro kaj poeto, kies poemoj estis tradukitaj al pluraj lingvoj kune kun esperanto, post bolŝevika puĉo elmigrinta al Ĉeĥoslovakio, patro de Oleh Olĵiĉ (m. 1944)


  • 1885: Louise Bryant, usona marksistino kaj verkistino (m. 1936)


  • 1890: Fritz Lang, germana reĝisoro kaj scenaristo, konata de La 1000 okuloj de d-ro Mabuse, baziĝanta sur esperantlingva romano Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn de pola verkisto Jean Forge (m. 1976)


  • 1895: Simon Berkovics, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro de "La Alia Vojo", verkisto (m. 1963)


  • 1897: Gershom Scholem, israela esploristo de juda mistikismo (kabalo), filozofo kaj profesoro (m. 1982)


  • 1898: Béla Zala, rumania hungara redaktoro de "Genius" kaj direktoro de "Periszkop", deklamisto, muzea direktoro en Arad (m. 1972)


  • 1901: Walt Disney, produktisto de animaciaj filmoj kaj komiksoj (m. 1966)


  • 1901: Milton H. Erickson, usona psikiatro specialiĝinta pri hipnota terapio, membro de Usona Psikiatria Asocio (m. 1980)


  • 1901: Werner Heisenberg, germana Nobelpremiita fizikisto, aŭtoro de la necerteca principo de Heisenberg (m. 1976)


  • 1903: Cecil Frank Powell, brita Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de pionoj (m. 1969)


  • 1903: Johannes Heesters, nederlanda aktoro kaj kantisto (m. 2011)


  • 1911: Władysław Szpilman, pola komponisto, pianisto kaj dirigento juddevna, savita de holokaŭsto de la pola subtera Konsilantaro por Helpo al Judoj, kio estis prisilentita de li kaj la filmo La pianisto, konata de asteroido Szpilman (m. 2000)


  • 1915: László Benjámin, hungara poeto kaj politikisto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m 1986)


  • 1916: Hilary Koprowski, pola-usona biologo juddevena, virusologo kaj imunologo, membro de Pola Scienca Akademio kaj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, inventinto de la unua efektiva vakcino kontraŭ poliomjelito, postmorte distingita de Ordeno de la Blanka Aglo (m. 2013)


  • 1918: Ferenc Zsigmond, rumania hungara aktoro, kulturorganizanto, memuaristo (m. 2012)


  • 1923: János Czitrom, rumania hungara universitata kaj prifabrika psikologo, tradukisto


  • 1925: Anna Świderkówna, pola klasika filologino, papirusologino kaj bibliistino (m. 2008)


  • 1927: Bhumibol Adulyadej, tajlanda reĝo edukita en Svislando, patro de Maha Vajiralongkorn (m. 2016)


  • 1929: Stanisław Bareja, pola filma regisoro de komedioj, scenaristo kaj aktoro (m. 1987)


  • 1929: Zsuzsa Olchváry, rumania hungara biliotekistino laboranta en Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo, tradukistino


  • 1930: Éva Maxim, rumania hungara muzikinstruistino, kapelestrino kaj lernolibroverkistino (m. 1980)


  • 1930: Ernő Tompa, rumania hungara agronomo, inĝeniero, ĵurnalisto kaj verkisto


  • 1931: Hryhir Tjutjunnyk, ukraina laboristo, verkisto, tradukisto, kies novelojn esperantigis Olga Kerzjuk, sinmortiginto, postmorte laŭreato de la Ŝevĉenka ŝtata premio (m. 1980)


  • 1931: Kálmán Oszóczki, rumania hungara arkivisto, historiisto, kunverkisto de arkivejgvidilo en Maramureŝo


  • 1938: J.J. Cale, usona kantverkisto, muzika artisto kaj influa gitarstilisto (m. 2013)


  • 1938: Alois Brandstetter, aŭstra verkisto, germanistikisto, profesoro


  • 1945: László Miklós Vékás, rumania hungara fizikisto


  • 1945: Moŝe Kacav, israela urbestro, poligloto, prezidento de Israelo, abdikinta


  • 1946: José Carreras, hispana operkantisto, ofte prezentiĝanta kune kun Luciano Pavarotti kaj Plácido Domingo kiel tri tenoroj


  • 1947: Aljes Razanaŭ, belorusa poeto, poligloto kaj tradukisto, instruisto de belorusa lingvo kaj belorusa literaturo


  • 1950: Camarón de la Isla, hispana kantisto de flamenko cigandevena (m. 1992)


  • 1959: Donna Brazile, afrik-usona politika strategino, politika sciencistino


  • 1962: José Cura, argentina kantisto (tenoro), dirigento, reĝisoro,scenaristo, fotisto


  • 1966: Patricia Kaas, franca kantistino kaj kantaŭtorino germandevena


  • 1968: José Luis Sierra, ĉilia futbalisto kaj teamestro


  • 1971: Karl-Theodor zu Guttenberg, germana politikisto


  • 1973: Luboš Motl, ĉeĥa fizikisto okupiĝanta pri kordoteorio


  • 1980: Ibrahim Maalouf, libana trumpeta muzikisto, komponisto kaj aranĝisto


  • 1982: Keri Hilson, usona kantistino kaj kantoverkistino



Mortoj |




  • 905: Ealhswith, anglosaksa reĝedzino de Alfredo la Granda (n. ĉ. 852)


  • 1023: Hartwig, ĉefepiskopo de Salcburgo


  • 1560: Francisko la 2-a, reĝo de Francio, edziĝinta al Maria Stuart (n. 1544)


  • 1608: Sigmundo Rákóczi, reginto de Transsilvanio (n. 1544)


  • 1624: Gaspard Bauhin, svisa botaniko, kuracisto, anatomo, helenisto kaj profesoro, konata de enkonduko de la dunoma nomsistemo (n. 1560)


  • 1758: Johann Friedrich Fasch, germana komponisto kaj violonisto (n. 1688)


  • 1791: Wolfgang Amadeus Mozart, aŭstra komponisto kaj virtuozo apartenanta al Vienaj klasikuloj (n. 1756)


  • 1814: José Tomás Boves, hispana kaŭdilo batalanta en Venezuelo (n. 1782)


  • 1814: Évariste de Parny franca verkisto, poeto-soldato (n. 1753)


  • 1819: Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg, germana-dana juristo, poeto kaj verkisto (n. 1750)


  • 1865: István Barra, hungara ĉefkuracisto kaj natursciencisto (n. 1805)


  • 1870: Alexandre Dumas (patro), franca verkisto, konata de rete atingebla Internacia Krestomatio de Kabe kaj pluraj esperantigoj (n. 1802)


  • 1876: Ferenc Hiry, hungara verkisto, pedagogo, profesoro (n. 1798)


  • 1891: Petro la 2-a, dua imperiestro de Brazila imperio (n. 1825)


  • 1906: Adolf Goering, germana inĝeniero kaj supera fervojliniisto (n. 1841)


  • 1913: Sándor Szerdahelyi, hungara ĵurnalisto, raportisto, tradukisto (n. 1873)


  • 1925: Władysław Stanisław Reymont, pola Nobelpremiita verkisto, esperantigata (n. 1867)


  • 1926: Claude Monet, franca impresionisma pentristo (n. 1840)


  • 1937 János Thorma, hungara pentristo, kunfondinto de la Artistkolonio de Baia Mare (n. 1870)


  • 1940: Jan Kubelík, ĉeĥa violonisto kaj komponisto, patro de Rafael Kubelík (n. 1880)


  • 1944: Julian Grobelny, pola socialisto, prezidanto de la Konsilantaro por Helpo al Judoj, justulo inter la popoloj (n. 1893)


  • 1950: Sri Aŭrobindo, barata filozofo kaj aŭtoro de integra jogo, poeto, tradukisto, publicisto, sintezisto de la hinda filozofio kun la okcidenta filozofio, kies ideoj estas realigataj en Aŭrourbo (n. 1872)


  • 1952: Ibi Ürményiné Baneth, rumania hungara poetino, verkistino, komponistino (n. 1896)


  • 1958: Wolfgang Pauli, aŭstra fizikisto konata pro sia difino de la principo de ekskludo en kvantuma mekaniko (n. 1900)


  • 1979: Sonia Delaunay, ukraina-franca pentristino kaj dezajnistino juddevena, edzino de Robert Delaunay (n. 1885)


  • 1981: Károly Fekete, hungara pentristo, politika malliberulo (n. 1898)


  • 1987: Teréz Sebesi R., rumania hungara porinfana poetino (n. 1923)


  • 1992: Lorenz Drehmann, germana bibliotekisto kaj historiisto (n. 1915)


  • 1994: Raoul Cahouet, franca esperantisto, delegito de UEA el Vierzon, publikiginta novelojn en "La Kancerkliniko" (n. 1931)


  • 2000: H. C. Artmann, aŭstra verkisto kaj tradukisto, konata de siaj dialektpoemoj (n. 1921)


  • 2000: Gyula Gombos, hungara verkisto, redaktoro, kunlaboranto de Radio Libera Eŭropo/Radio Libero (n. 1913)


  • 2001: Jakab Máthé, hungara lingvisto pri la rusa lingvo kaj literaturo (n. 1926)


  • 2006: David Bronŝtejn, soveta grandmajstro pri ŝako ukraindevena (n. 1924)


  • 2007: Karlheinz Stockhausen, germana muzikkomponisto (n. 1928)


  • 2008: Aleksio la 2-a, patriarko de Rusa Ortodoksa Eklezio (n. 1929)


  • 2009: Alfred Hrdlicka, aŭstra skulptisto, pentristo kaj verkisto (n. 1928)


  • 2011: Violetta Villas, pola artistino, komponistino, aktorino, kantistino (koloratursoprano kun la plej alta registro de 5 oktavoj) kaj poliglotino, seksosimbolo (n. 1938)


  • 2012: Dave Brubeck, usona ĵaz-pianisto, komponisto kaj bandestro (n. 1920)


  • 2012: Oscar Niemeyer, brazila arkitekto, reprezentanto de moderna arĥitekturo (n. 1907)


  • 2013: Nelson Mandela, prezidento de Sudafrika Respubliko, kontraŭ-apartisma batalanto (n. 1918)


  • 2014: Fabiola de Mora y Aragón, reĝino de Belgio, edzino de Baldueno la 1-a (n. 1928)


  • 2017: Mikaelo la 1-a, lasta reĝo de Rumanio faliginta reĝimon de Ion Antonescu kaj sub premo de Sovetunio elmigrinta al Svislando (n. 1921)


  • 2017: Jean d'Ormesson, franca romanisto kaj verkisto, membro de Franca Akademio (n. 1925)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Internacia Tago de Volontulo - fiksita decembre 1985


  • Nacia tago en Tajlando, la naskiĝjubileo de reĝo Bhumibol Adulyadej (1927)



Tagoj de semajno |


La 5-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.




  • 5-a de decembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 5-a de decembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo