Esperanto-USA

La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), nun konata ankaŭ kiel Esperanto-USA, estas la landa organizo de Esperanto en Usono. Ĝi fondiĝis en la jaro 1952, en Sakramento, Kalifornio, kaj post nemultaj jaroj anstataŭis pli fruan organizaĵon, Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kiel la ĉefa Esperanto-organizaĵo en Usono.
Enhavo
1 Strukturo
1.1 Ligiloj kun aliaj asocioj
1.2 Centra Oficejo
1.3 Estraro
2 Agadoj kaj servoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Strukturo |
Ligiloj kun aliaj asocioj |
La junulara sekcio de ELNA estas la Usona Esperantista Junularo (USEJ), kaj la Junularo Esperantista de Nordameriko dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
ELNA estas la usona Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio (ekde 1955/1956).
Centra Oficejo |
La Centra Oficejo, kun unu plentempa laboranto, estas en Emeryville, Kalifornio, kiu estas apud San Francisco.
Vilĉjo Harris estas ĝia direktoro ekde la 15-a de februaro, 2007. Don Harlow estis la antaŭa direktoro.
Estraro |
Ĝian estraron konsistigas la prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto, kaj naŭ apartaj estraranoj; ĝi ankaŭ havas multajn komisiitojn kun diversaj taskoj interne de la Esperanto-movado.
La nuntempa prezidanto de Esperanto-USA estas Filipo Dorcas. Aliaj membroj estas[1]:
- Vicprezidanto: Ben Speakmon
- Kasisto: Murray Merner
- Sekretario: Chris Nelson
- Direktoroj: Charlotte Burton, Paige Feldmann, Nikvo Woods, Tim Boronczyk, Hans Becklin, Jordan Kalilich
Agadoj kaj servoj |
usona licencplato "Saluton" komence de la 1990-aj jaroj
ELNA administras la plej grandan Esperantlingvan libroservon en Ameriko. Ĝi eldonas dumonatan bultenon Usona Esperantisto. Ĝi ankaŭ foje eldonas librojn pri Esperanto.
ELNA havas ĉiujare ekde 1953 landan kongreson, kutime en Usono sed foje en Meksiko (kune kun la Meksika Esperanto-Federacio) aŭ en Kanado (kune kun la Kanada Esperanto-Asocio).
La Esperanto-Vojaĝservo - kutime literumata Esperanto VojaĝServo - estas servo instalita de la organizaĵo ELNA post 1952, kiu ekde tiam organizis komunajn vojaĝojn de nordamerikaj esperantistoj, precipe al Universalaj Kongresoj de UEA, ofte kun aparte organizataj antaŭ- aŭ postkongresaj turismaj programoj.
Vidu ankaŭ |
- Historio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de ELNA - Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
| ||||||||||||||
↑ Usona Esperantisto 2016:2