Jyväskylä








































Jyväskylä

Blazono de Jyväskylä



Situo de Jyväskylä


Blazono
Situo

www.jyvaskyla.fi

Provinco

Meza Finnlando
Fondita

1837

Areo

1 466 km²

Loĝantaro
128 016

Finnlingvaj
96,7%

Svedlingvaj
0,2%







v  d  r


Information icon.svg



Jyväskylä [juvaskula] estas la centralurbo kaj komunumo de la provinco Meza Finnlando kaj ĝi situas 270 kilometrojn norde de Helsinko la norda fine de la lago Päijänne. Ĝi havas 138 996 loĝantojn kaj ĝia areo estas 1 466,35 km², el kio 1 170,90 km² estas tero kaj 295,45  km² akvo. Jyväskylä estas la sepa urbo laŭ grandeco en Finnlando. En Jyväskylä estas Universitato de Jyväskylä. Jyväskylä estas konata kiel lerneja urbo.


La urbestro de Jyväskylä estas post 2015 Timo Koivisto.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Esperanto en Jyväskylä


  • 3 Ĝemelurboj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


Jyväskylä estas fondita en 1837. La famo komenciĝis jam en 1858 kiam estis fondita la unua finnlingva duagrada lernejo, Liceo de Jyväskylä. En 1864 estis fondita pedagogia instituto, kiu formis bazon por nuna Universitato de Jyväskylä. Lerneja distingo de Jyväskylä faris por Jyväslylä nomon Ateno de Finnlando, sed Jyväskylä estis silenta vere malgranda urbo en 1800a jaroj kaj unuaj jarodekoj de 1900a jaroj, sed post dua mondmilito ĝi komenĝigis kreski rapide.


Jare 1993 Säynätsalo fariĝis parto de Jyväskylä. En la jaro 2009 Kampara komunumo de Jyväskylä kaj Korpilahti fariĝis partoj je Jyväskylä kaj areo de Jyväskylä fariĝis vere pli granda kaj nun la plej parto de la komunumo Jyväskylä estas rura..



Esperanto en Jyväskylä |


La unua registrita esperanto-societo en Finnlando estas fondita en Jyväskylä en 1904. Tamen la rusaj aŭtoritatuloj permesis al la klubo havi membrojn nur en teritorio de gubernio de Vaasa, al kiu Jyväskylä tiam apartenis, kaj post la transloĝiĝo de kelkaj aktivuloj, la agado de la societo kolapsis.


Esperanto-klubo de Jyväskylä estas fondita en 1963. Al ĝi apartenas nuntempe ĉ. 40 membroj. La tradukinto de Kalevala en Esperanto, Johan Edvard Leppäkoski, vivis en Jyväskylä kaj laboris kiel ĵurnalisto en loka gazeto, Keskisuomalainen.


Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) okazis en Jyväskylä en 1988.



Ĝemelurboj |


Jyväskylä havas sekvajn ĝemelurbojn:




  • Debrecen (Hungario)


  • Esbjerg (Danio)


  • Eskilstuna (Svedio)


  • Fjardabyggd (Islando)


  • Jalapa (Nikaragvo)


  • Jaroslavl (Rusio)


  • Mudanjiang (Ĉinio)


  • Niiza (Japanio)


  • Potsdam (Germanio)


  • Poznan (Pollando)


  • Stavanger (Norvegio)




  • Jyväskylä en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Jyväskylä en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |



  • La hejmpaĝo de urbo Jyväskylä

  • La hejmpaĝo de Esperantoklubo de Jyväskylä




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo