Hospicoj de Bono
Hospicoj de Bono | |
Malsanulejo | |
Nova malsanulejo (20-a jarcento) | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Burgonjo |
Departemento | Côte-d'Or |
Komunumo | Beaune |
Situo | Hospicoj de Bono |
- koordinatoj | 47°1′19″N 04°50′12″E / 47.02194°N, 4.83667°O / 47.02194; 4.83667 (Hospicoj de Bono) |
Stilo | Gotiko |
Materialo | Ŝtono |
Estiĝo | 1443 |
Por publiko | alirebla |
Situo de Hospicoj de Bono kadre de Francio | |
Situo de Hospicoj de Bono kadre de Côte-d'Or | |
Vikimedia Komunejo: Hôtel-Dieu de Beaune | |
Retpaĝo: www.hospices-de-beaune.com | |
Hospicoj de Bono (france, Hospices de Beaune) estas malsanulejo en Bono en Burgonjo fondita de Nicolas Rolin kaj Guigone de Salins en 1443. La malsanulejo posedas vitejojn kaj aŭkcias vinon ĉian trian dimancon de novembro.
Enhavo
1 Historio
2 Vidindaĵoj
3 Vidu ankaŭ
4 Esperantio
5 Fontoj
Historio |
Oni nomis la malsanulejon Dihotelon (Hôtel Dieu) ĝis la franca revolucio, poste oni nomas ĝin Hospicojn.
En 1668, nova ĉambro (Saint Louis, Sankta Ludoviko) permesis apartigi malsanulojn kaj malsanulinojn.
En 1862, ili estis klasikitaj franca Historia monumento-
En 1902, oni konstruis novan konstruaĵon por kirurgio.
En la 1960-aj jaroj, parto de la lokoj iĝis muzeo.
En 1971, oni konstruis novan malsanulejon, kiun la prezidento Pompidou inaŭguris.
En 2013, la malsanulejo ricevis la permeson de uzi magnetan resonancan bildigon aparaton
Vidindaĵoj |
Oni miras pentraĵon de la lasta juĝo farita de Rogier van der Weyden.
Sur plafono de la ĉambro sankta Hugo, oni bildigis la probatikan banejon. La pentraĵo datiĝas el 1646 kaj estas farita de Isaac Moillon.
En la malnova apoteko, oni miras kolekton da fajencaj potoj.
Vidu ankaŭ |
- Burgonja vino
Esperantio |
La 2-an de majo 1909 okaze de la dua kongreso de la federacio de la esperantitaj grupoj burgonaj en Bono, la hospicoj donacis 15 bonajn vinbotelojn por la bankedo.
Fontoj |
- Georges Chevaillier. (1994) Du quinquina à la cortisone.