Distrikto Main-Kinzig
































































blazono
mapo

distrikta blazono

situo de la distrikto Main-Taunus en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando:
Hesio
Distriktaro:
distriktaro Darmstadt
Administra urbo:
Gelnhausen
Areo: 1 397,57 km²
Loĝantoj:
411 956
(fine de decembro 2015)

Loĝdenso:
288

Aŭtokodo:
MKK

Municipokodo:
06435
Komunumoj: 29
Adreso de la
distrikta administracio:
Barbarossastraße 16–24
63571 Gelnhausen

rete:

www.mkk.de

retpoŝte:

info@mkk.de
situo de la distrikto en Hesio

situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Main-Kinzig (germane: Landkreis) situas en la suda mezo de la federacia lando Hesio de Germanio. La urbo Gelnhausen estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.397,57 km² loĝas 411956 homoj; do meznombre 289 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Hesio la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.


Najbaraj distriktoj estas norde Vogelsberg kaj Fulda, oriente la bavaraj distriktoj Bad Kissingen kaj Main-Spessart en la oriento kaj Aschaffenburg en la sudo, sudokcidente la distrikto Offenbach kaj la eksterdistrikta urbo Frankfurto ĉe Majno, okcidente kaj nordokcidente la distrikto Wetterau.


La nomo de la distrikto venas de du riveroj: La Majno estas ĝia sudokcidenta limo, kaj la rivereto Kinzig [Kincig] fluas de la nordoriento al la sudokcidento, fine en la Majnon. Ĝis majo 2005 la distrikta urbo estis Hanau, kiu nun havas specialan statuson kaj estas survoje al la statuso de "eksterdistrika urbo" (en Hesio tiaj jam estas kvar: krom Frankfurto la urboj Darmstadt, Offenbach kaj Wiesbaden. La unuan de junio 2005 la distrikto ne nur ekhavis novan administran sidejon en Gelnhausen, sed ankaŭ novan aŭtokodon. La antaŭa "HU" por Hanau ŝanĝiĝis al "MKK" por "Main-Kinzig-Kreis".


La aŭtoŝoseo A 66 ligas la distrikton al Frankfurto sudokcidente kaj Fulda nordoriente, la aŭtoŝoseo A 45 al Dortmund nordokcidente kaj Aschaffenburg sudoriente.


Multaj fabeloj de la fratoj Grimm venas el la regiono. Krom Hanau aparte la urbo Steinau havas fortan historian ligon al ili. En la urbeto ĉiujare okazas fabela teatra festivalo, kiu allogas multajn familiojn de distanco de ĝis 100 kilometroj, kaj krome infanoj ŝatas ĝian libertempan parkon, kiu dum la tuta somero estas rekomendinda ekskursocelo.



Urboj kaj neurbaj komunumoj |


Nombroj de loĝantoj fine de decembro 2015 inter krampoj






Urboj



  1. Bad Orb (9 631)


  2. Bad Soden-Salmünster (13 361)


  3. Bruchköbel (20 418)


  4. Erlensee (14 005)


  5. Gelnhausen (22 687)


  6. Hanau (92 643)


  7. Langenselbold (13 810)


  8. Maintal (38 208)


  9. Nidderau (19 964)


  10. Schlüchtern (15 827)


  11. Steinau an der Straße (10 373)


  12. Wächtersbach (12 380)



Neurbaj komunumoj



  1. Biebergemünd (8 384)


  2. Birstein (6 269)


  3. Brachttal (5 137)


  4. Flörsbachtal (2 343)


  5. Großkrotzenburg (14 419)


  6. Gründau (7 497)


  7. Hammersbach (14 633)


  8. Hasselroth (4 797)


  9. Jossgrund (7 261)


  10. Linsengericht (3 448)


  11. Neuberg (9 944)


  12. Niederdorfelden (5 346)


  13. Rodenbach (3 816)


  14. Ronneburg (11 176)


  15. Schöneck (3 406)


  16. Sinntal (11 812)




Bildoj |




Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Distrikto Main-Kinzig en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • paĝoj de la distrikto, germanlingvaj






















blazono de Hesio

Administra divido de Hesio

distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) |
distriktaro Gießen (la mezo) |
distriktaro Darmstadt (la sudo)



distriktoj

Bergstraße |
Darmstadt-Dieburg |
Fulda |
Gießen |
Groß-Gerau |
Hersfeld-Rotenburg |
Hochtaunus |
Kassel |
Lahn-Dill |
Limburg-Weilburg |
Main-Kinzig |
Main-Taunus |
Marburg-Biedenkopf |
Odenwald |
Offenbach |
Rheingau-Taunus |
Schwalm-Eder |
Vogelsberg |
Waldeck-Frankenberg |
Werra-Meißner |
Wetterau



eksterdistriktaj urboj

Darmstadt |
Frankfurto ĉe Majno |
Kaselo |
Offenbach |
Wiesbaden





Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo