Ĉernozjomo






Ĉernozjomo en okcidenta Rusio


Ĉernozjomo (ruse чернозём) aŭ ĉernozio [1], estas tipo de agro (tergrundo). Tiu agro entenas tre altan procentaĵon el humo — 3% ĝis 13% kaj havas gravan profundon (kelkfoje pli ol 40 coloj). Ĝi estas la plej valora agrotipo, plej produktodona. La ĉernozjomo apartenas en grundotipan grupon nigrogrundoj.


Ekzistas du "ĉernozjomaj zonoj" surmonde: unu de nord-orienta Ukrainio tra nigratera regiono kaj Sud-Rusio al Siberio kaj dua en Manitoba, Kanado.


Ecoj:



  • ereta strukturo (tio estas, multaj ter-er-etoj troviĝas en ĝi, pro kio ĝi estas konvene loza por aero, akvo; sed ne tro loza kiel sablo kaj tro kompakta kiel argilo)

  • granda proporcio je humo

  • foresto de akvosolveblaj saloj

  • parta foresto de kalko (ellaviĝinta)



Referencoj |





  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.209




Vidu ankaŭ |


  • grundoscienco



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár