Weinheim






















































































Weinheim





Blazono

Weinheim (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Weinheim in HD.svg

Federacia lando

Baden-Virtembergo

Distriktaro

Distriktaro Karlsruhe

Distrikto

Distrikto Rhein-Neckar

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

49°33′22″N 08°40′11″O  /  49.55611°N, 8.66972°O / 49.55611; 8.66972 (Weinheim)Koordinatoj: 49°33′22″N 08°40′11″O  /  49.55611°N, 8.66972°O / 49.55611; 8.66972 (Weinheim)

Alto super la marnivelo

135 m

Areo
58,11 km²

Loĝantaro
45114 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (septembro 2018)]

Telefona antaŭkodo
06201

Poŝtkodo
69441–69469

Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993
6940

Aŭtomobila kodo
HD

Oficiala Municipokodo
08226096

Subdivido
Urbocentro (Kernstadt) kaj 6 urbopartoj (Stadtteile)

Komunumestro
Heiner Bernhard

Titolo de komunumestro
Oberbürgermeister

Partio de komunumestro
SPD

Adreso de la administrejo
Obertorstraße 9
69469 Weinheim

Oficiala retejo

http://www.weinheim.de







v  d  r


Information icon.svg



Weinheim [prononco "Vajnhajm", laŭvorte "vinhejmo"] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Neckar kaj en la distriktaro Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo, 18 kilometrjon norde de Hajdelbergo. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 45 114 loĝantojn.


La urbo troviĝas ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, kaj du mezepokaj fortikaĵoj superrigardas la historian urbocentron - pro tio Weinheim estas nomata la "du-burga urbo" (germane "Zweiburgenstadt"). Weinheim estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.


Krom la du burgoj kaj la pitoreska historia urbocentro, por urbaj vizitantoj inter alie elstaras la granda terma banejo Miramar, kiu havas multajn saŭnejojn, basenegojn kaj por ripozo kaj por vigla naĝado en artefaritaj ondoj, tubegajn glitejojn aparte ŝatatajn de junuloj kaj vastan subĉielan areon, kie post saŭnado eblas promeni, laŭsezone sunbruniĝi aŭ baniĝi en natura lago, la "Waidsee".



Partneraj urboj |




  • Flago-de-Francio.svg Cavaillon, Francio, ekde 1958


  • Flago-de-Germanio.svg Lutherstadt Eisleben, federacia lando Saksio-Anhalto en eksa GDR, ekde 1990


  • Flago-de-Italio.svg Imola, Italio, ekde 1991


  • Flago-de-Israelo.svg Ramat Gan, Israelo, ekde 1999





rigardo de la merkata placo al la fortikaĵo Wachenburg






Weinheim vidita de la montaro Odenvaldo





la urbo vidita de la fortikaĵo Windeck






rigardo de la urbocentro al la fortikaĵo Windeck












Libana kedro en la kastela parko




  • Weinheim en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Weinheim en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)












Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár