Baritono
























voĉaj registroj
virinaj voĉoj
viraj voĉoj

Voĉa gamo de korusa soprano
Soprano (S)

Voĉa gamo de korusa tenoro
Tenoro (T)

Voĉa gamo de korusa mezosoprano
Mezosoprano

Voĉa gamo de korusa baritono
Baritono

Voĉa gamo de korusa aldo
Aldo (A)

Voĉa gamo de korusa baso
Baso (B)







v  d  r


Information icon.svg



Baritono (greke: barys "malalta" kaj tonos "sono") oni nomas la mezan viran voĉo-registron inter tenoro kaj baso.


La sonamplekso de la baritonvoĉo etendiĝas ĉirkaŭ ekde G ĝis g’ (do sur 2 oktavoj).


Oni diferenciĝas esence jenajn voĉfakojn:




  • lirika baritono (ankaŭ: ludbaritono): granda alteco, malpeza kaj moviĝema voĉo (ekz. la titolrolo de "Il Barbiere di Siviglia" de Gioacchino Rossini aŭ Papageno en la Zauberflöte de Wolfgang Amadeus Mozart)


  • herobaritono: peza, potenca voĉo kun granda malalto (kelkaj grandaj partioj, ekz. Wotan en Rheingold, Walküre kaj Siegfried (tie kiel der Wanderer) de Richard Wagner, Scarpia en "Tosca" de Giacomo Puccini kaj la titolrolo en Boris Godunov de Modest Petroviĉ Musorgskij)


  • kavalirbaritono: bona ligado, portiva mezregistro (plej grave en la hodiaŭa operaro: La titolrolo en Don Giovanni de Wolfgang Amadeus Mozart, krome Escamillo en Carmen de Georges Bizet, la titolrolo en Eugen Onegin de Peter Tschaikowsky kaj la Zar en "Zar und Zimmermann" de Albert Lortzing)


Laŭokaze oni ankaŭ nomas la fakon de karakterbaritono (plejparte epizodaj roloj), sed tiu plejparte kongruas kun tiu de la lirika baritono.


Krome ekistas gitara konstruserio, kiu estas agordita speciale je tiu sonamplekso. Tiuj plejparte estas 7-kordaj gitaro, kiuj disponas pri kroma baskordo.


Vidu registro (muziko)



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.library.yale.edu/cataloging/music/vocalrg.htm

  • http://www.musicalnerdery.com/musical/you-too-can-be-a-staaaar.html

  • http://mek.oszk.hu/00000/00060/html/010/pc001062.html#7




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár