Provinco Reĝurbo























































Provinco Reĝurbo (Ciudad Real)

Escudo de la provincia de Ciudad Real.svg



Flag Ciudad Real Province.svg


Estas parto de
Hispanio
Administra centro

Reĝurbo (Ciudad Real)
Loĝantaro

514 143
Loĝdenso
25,9 loĝ./km²
Areo

19 813 km² (1 981 300 ha)

Provinco Reĝurbo (Ciudad Real) sur la mapo de Hispanio
Provinco Reĝurbo (Ciudad Real) sur la mapo de Hispanio

Geografia situo

39° 0′ 0″ N, 4° 0′ 0″ U39-4Koordinatoj: 39° 0′ 0″ N, 4° 0′ 0″ U [+]





Provinco Reĝurbo (Hispanio)

DEC
Provinco Reĝurbo

Situo de Provinco Reĝurbo (Ciudad Real)

Hor-zono

UTC+01:00 [+]
Poŝtkodoj
13 [+]

ISO 3166-2
ES-CR

www.dipucr.es [+]
La kategorio en la Komunejo

Provinco Reĝurbo [+]







v  d  r


Information icon.svg



Reĝurbo (hispane: Ciudad Real) estas provinco de Hispanio situa en la regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi loĝigas 510.122 loĝantojn (laŭ kalkulado de 2007) kaj enhavas 19.813 km² de surfaco en siaj 102 municipoj. La provinca ĉefurbo estas Ciudad Real, esperante Reĝurbo. Ĝi limas norde kun la provinco de Toledo, nordoriente kun la provinco de Cuenca, oriente kun la provinco de Albacete, sude kun la provincoj de Córdoba kaj Jaén kaj okcidente kun la provinco de Badajoz.




Enhavo






  • 1 Distriktoj kaj Subdistriktoj


  • 2 Geografio


  • 3 Plej loĝataj urboj kaj vilaĝoj


  • 4 Transporto


  • 5 Gravuloj de la provinco


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj





Distriktoj kaj Subdistriktoj |


La limoj de la provinco Reĝurbo estas praktike tiuj de la iama provinco Manĉo, kiu havis kiel ĉefurbon la urbon de Almagro; kaj el kiu oni ne inkludis la distriktojn de Kamparo de Sankta Johano, Sierra Morena, kaj Montoj de Toledo.


Krome, la provinco estas dividebla laŭ distriktoj kaj subdistriktoj. La antikva distrikto de Manĉo ciudareala, enhavis la subdistriktojn de: Kamparo de Kalatrava (de la samnoma Ordeno de Kalatrava, Kalatravo aŭ Calatrava), en la centro; sudokcidente, la Valo de Alkudjo; kaj oriente, la Kamparo de Montiel. Aliaj subdistriktoj estis: nordokcidente, la Montoj (Ciudad Real); sudoriente, Sierra Morena; nordoriente, la subdistrikto de Kamparo de Sankta Johano, ĉar posedis ĝin la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo (kio nune estas konsiderata erare kiel parto de Manĉo tradicia).


Alimaniere dirate la provinco Reĝurbo estis posedaĵo de 3 militaj ordenoj, inter kiuj estis oftaj la kvereloj.


Resumo:



  • Montoj de Gvadiano (Montoj de Toledo), kun Provinco Toledo.


  • La Mancha, kune kun Albacete, Cuenca kaj Toledo. Enhavas:

    • Subdistrikto: Kamparo de Kalatrava (Malsupra Manĉo)

    • Subdistrikto: Kamparo de Montiel, kun Albacete.

    • Subdistrikto: Kamparo de Sankta Johano (Malsupra Manĉo)

    • Subdistrikto: Manĉa Centro, kun Albacete, Toledo kaj Cuenca.

    • Subdistrikto: Valo de Alkudjo

    • Sierra Morena






Tipegaj ventomueliloj de Campo de Criptana; vidu Kiĥoto



    • Subdistrikto: Almadén

    • Subdistrikto: Puertollano


La Diputación Provincial de Ciudad Real uzas komarkan dividon, baze sur ses komarkoj kiuj estas la jenaj:[1][2]



  • Alkudjo

  • Kalatrava

  • Manĉo

  • Montoj

  • Montiel

  • Sierra Morena



Geografio |


La pejzaĝo estas kiel tiu de la suda duono de la Hispana Centra Ebenaĵo; do ebena tipo kun malaltaj montetoj. Sude de la provinco estas la montoĉeno Sierra Morena, kies ĉefa trapasejo al la regiono de Andaluzio estas Despeñaperros (Hundelmontigejo). Norde estas limigita de la malalta montoĉeno Montoj de Toledo.


La ĉefa riverbaseno estas tiu de la rivero Gvadiano. Tiu rivero naskiĝas ĉe Ruidera, oriente de la provinco, kaj malaperis kaj reaparis ĉe Villarrubia de los Ojos (nune la rivero suferas draste akvoperdon kaj ne tiom fluas). Kelkaj el ties alfluantoj en la provinco estas Bullaque, Cigüela, Záncara kaj Jabalón.


La klimato de la provinco estas mediteranea kontinentigita, kun unu el la plej drastaj temperaturaj ŝanĝoj el la Iberia duoninsulo. Tio kaŭzas tre malvarmajn vintrojn kaj tre varmajn kaj sekajn somerojn.



Plej loĝataj urboj kaj vilaĝoj |













































































































Plej loĝataj urboj kaj vilaĝoj
Rango
Municipo
Loĝantaro
Ciudad Real 71.005
Puertollano 50.838
Tomelloso 35.637
Alcázar de San Juan 29.693
Valdepeñas 28.570
Manzanares 18.791
Daimiel 18.078
La Solana 16.039
Campo de Criptana 14.314
10ª Miguelturra 12.912
11ª Socuéllamos 12.333
12ª Bolaños de Calatrava 12.237
13ª Villarrubia de los Ojos 10.628
14ª Herencia 8.580
15ª Almagro 8.482
16ª Pedro Muñoz 8.237
17ª Malagón 8.124
18ª Argamasilla de Alba 7.161
19ª Almodóvar del Campo 6.790
20ª Membrilla 6.467


Transporto |


La provinco troviĝas survoje de Toledo aŭ Madrido al Andaluzio, la ĉefa veturvojo de Hispanio dum preskaŭ ties tuta historio, kaj pro tio transporto neniam estis problemo en Reĝurbo. La aŭtoŝoseo A-4 trapasas el norde suden la provincon inter Puerto Lápice kaj Almuradiel survoje el Madrido al Andaluzio. La ĉefurbo, Puertollano kaj aliaj lokoj estas unuigitaj al tiu aŭtoŝoseo pere de las aŭtoŝoseoj A-43 kaj A-41.


La altrapida fervojo havas haltejojn en la lokoj de Reĝurbo kaj Puertollano.





Tablas de Daimiel



Gravuloj de la provinco |




  • Hernán Pérez del Pulgar (1451-1531), militisto kaj kronikisto.


  • Diego de Almagro (c. 1475-1538), konkeranto de Ameriko.

  • Sankta Tomás de Villanueva (1488-1555), predikisto, asceta verkisto kaj religiulo.


  • Fernando Yáñez de la Almedina (c. 1489-1536), pentristo.


  • Rodrigo de Valdepeñas (s. XVI), poeto kaj religiulo.

  • Sankta Juan de Ávila (1500-1569), asceta verkisto kaj religiulo.


  • Ángel Crespo, poeto kaj tradukisto.


  • Félix Mejía, verkisto.


  • Pedro Estala, helenisto kaj literatura kritikisto.


  • Bernardo de Balbuena (1562-1627), poeto.


  • Bartolomé Jiménez Patón (1569-1640), humanisto, gramatikisto kaj oratoro.


  • Fernando de Ballesteros Saavedra (1576-1657), verkisto.


  • Juana Galán (1787-1812), gerilistino.


  • Francisco Abad Moreno (1788-1827), gerilisto kaj militisto.


  • Baldomero Espartero (1793-1879), Militisto (Generalo) kaj politikisto (Regento de Isabel la 2a).


  • Benjamín Máximo Laguna (1822-1902), botanikisto kaj entomologo.


  • Vicente Arias Castellanos (1833-1914), luthier.


  • José Castillejo (1877-1945), pedagogo.


  • Lorenzo Luzuriaga (1888-1959), pedagogo.




Kastelo de Bolaños de Calatrava Reĝurbo




  • Gregorio Prieto (1897-1992), pentristo.


  • Antonio López Torres (1902-1987), pentristo.


  • Miguel Fisac (1913-2006), arkitekto.


  • Manuel López-Villaseñor (1924-1996), pentristo.


  • Francisco Nieva (1924- ), dramaturgo.


  • Sara Montiel (1928- ), aktorino.


  • Antonio López García (1936- ), pentristo.


  • Carlos Saiz Cidoncha (1939- ), verkisto.


  • Manuel Piña (1944- 1994), modisto.


  • Manuel Marín (1949- ), politikisto.


  • Pedro Almodóvar (1951- ), kinreĝisoro.


  • José María Barreda (1953- ), historiisto kaj politikisto.


  • Millán Salcedo (1955- ), aktoro kaj humoristo.


  • Santiago Cañizares (1969- ), futbalisto.


  • Roberto Parra (1976- ), atleto.



Vidu ankaŭ |



  • Municipoj de la provinco Reĝurbo

  • Blazono de la provinco Reĝurbo

  • Provincoj de Hispanio



Notoj |




  1. http://www.dipucr.com/cgi-bin/mainbin/index.pl?action=redirect&cat=43&id=2636


  2. http://www.innotur.org/provincia.asp




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár