John Huchra









































John Peter Huchra
Persona informo
Nomo John Peter Huchra
Dato de naskiĝo
23-a de decembro 1948
Loko de naskiĝo Jersey City
Dato de morto
8-a de oktobro 2010
Loko de morto Lexington
Okupoj
astronomo kaj profesoro
Aĝo je morto 61
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



John Peter Huchra (naskiĝis la 23-an de decembro 1948, en Jersey City, mortis la 8-an de oktobro 2010, en Lexington) estis usona astronomo kaj profesoro


Filo de kondukisto de trajno kaj de hejmedzino, li kreskis en
Ridgefield Park (vilaĝo en Kantono Bergen). Li
interesiĝis pri kosmologio kaj sciencfikcio.


Li ricevis sian licencion pri fiziko de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio
(kie li estis ankaŭ ano de la teamo de lukto), daŭrigis sian lernadon en la
Kalifornia Instituto de Teknologio kie li ricevis sian
doktorecon (Ph. D.) pri astronomio. Li ricevis post-doktoran
stipendion en la Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics kaj restis tie kiel
profesoro ĝis la fino de sia kariero.


Kun siaj kolegoj Marc Aaronson kaj Jeremy Mould, li anoncis, sur bazo de kalkuloj
pri la lumeco kaj la rotacia rapideco de iuj spiralaj galaksioj, ke
la aĝo de la universo estus nur 9 miliardoj da jaroj[1],
ĉirkaŭ duono de la aĝo taksita de la plejparto de la astronomoj.


En 1986, kun Valérie de Lapparent kaj Margaret Geller, li publikigis pri la
bizare neregula disdono de la galksioj en la skalo de plura dekoj da
megaparsekoj sur baze de la unuaj rezultoj de la CfA du CfA Redshift Survey :
de Lapparent, Geller kaj Huchra montris la galaksiojn kiel disdonitaj "sur la surfaco
de strukturoj kun formo de sapvezikoj"[2].
En 1989, kun pli recentaj mezuroj, Geller kaj Huchra malkovris la
Grandan Muron[3],
filamento da galaksioj de 600 milionoj da lumjaroj de longo kaj 250 milionoj
da lumjaro de larĝo. Tio estas la dua plej granda grandskala kosma strukturo
nun konata.


Oni donis lian nomon al:



  • La Lenso de Huchra, galaksio kies maso estigas fenomenon de gravita lenso tiel nomata Ejnŝtejna kruco, antaŭ la kvazaro G2237 + 0305

  • La asteroido 4656 Huchra[4] malkovrita en 1978 de Eleanor Francis Helin kaj Schelte J. Bus.



Notoj kaj referencoj |




  1. John Huchra Dies at 61; Maps Altered Ideas on Universe (John Huchra, morto 61-jara, mapis laŭ alia ideo la universon) (angle)


  2. de Lapparent, V.; Geller, M. J.; Huchra, J. P. : A slice of the universe (Sekco de la Universo) (angle)


  3. Vast Sheet of Galaxies Found In the Far Reaches of Space;`Great Wall' Largest Structure Detected in Universe (Tavolego da galaksioj trovita en malproksima kosmo : plej granda kosma strukturo trovita) (el "The Washington Post") (angle)


  4. JPL Small-Body Database Browser 4656 Huchra (1978 VZ3) (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Bonvenu ĉe la John Huchra'a paĝo


  • angle John Huchra : Nekrologia notico




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár