Mesoko













































Mesoko




Blazono de Mesoko






La vilaĝo Mesoko ĉe la bordo de Moësa


Kantono
Grizono
Distrikto
Moësa
Komunumaro
Mesoko

Koordinatoj 

46°23′24″N 9°13′48″O  /  46.39°N, 9.23°O / 46.39; 9.23 (Mesoko)Koordinatoj: 46°23′24″N 9°13′48″O  /  46.39°N, 9.23°O / 46.39; 9.23 (Mesoko)
Nombro de enloĝantoj
1230
Areo
164,76 km²
Alteco
769 m super marnivelo
Poŝtkodo
6563
Komunumkodo
3822




Mapo de Mesoko





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Lingvoj


  • 6 Historio


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Notoj kaj referencoj


  • 9 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Mesoko (en la itala lingvo Mesocco, en la germana lingvo ankaŭ Misox kaj en la romanĉa lingvo Mesauc) estas komunumo de la komunumaro Mesoko kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1230 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. Ĝi estas unu el la tri itallingvaj valoj de la kantono Grizono.



Geografio |


Mesoko situas sude de San-Bernardino-Pasejo ĉe la bordo de la rivero Moësa, kiu donis sian nomon al la distrikto. La komunumo konsistas el 11 frakcioj, nome la ĉefvilaĝo Mesoko la vilaĝoj San Bernardino sur la pasejkulmino, kaj Andergia, Anzone, Benabbia, Cebbia, Darba, Deira, Logiano, Pian San Giacomo, kaj Spina, krome al la komunumo apartenas multnombraj izolitaj bienoj. Grava rekonilo de la komunumo estas la Kastelo de Mesoko, kies ruino situas sur roko sude de la ĉefvilaĝo.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Mesoko limas en nordo al Nufenen, en nordoriento al Splugo, en oriento al Madesimo (Italio), en sudoriento al Campodolcino (Italio), en sudo al Soazza, en sudokcidento al Rossa, en okcidento al Malvaglia (TI), kaj en nordokcidento al Hinterrhein.



Trafiko |


San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13. Ĝis 1972 Mesoko estis la finhaltejo de fervojlinio al Belinzono. Nun la konekto al la publikatransportreto funkcias per poŝtaŭtolinio de Disentis trans San-Bernardino-Pasejo al Biasca.



Lingvoj |


Ĉefa kaj sola oficiala lingvo en Mesoko estas la itala lingvo.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Mesoko datiĝas el la jaro 1203 kiel Mesoco. Dum mezopoko Mesoko formis unu de la kvar flagoj de la Supera Tribunalo Valo de Mesoko, kiu estis subdividita en kvar deganoj, kiujn gvidis konsulo (nome Crimeo, Cebbia, Andergia kaj Darba). En la jaro 1480 Mesoko aliĝis kune kun Soazza propra voloe al la Griza Federacio. Surbaze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de 1851 Mesoko fariĝis politika komunumo kaj ĉefloko de la samnoma komunumaro (kiu kongruis kun la antaŭa supera tribunalo) en la distrikto Moësa.[1]



Vidu ankaŭ |


  • Komunumaro Mesoko


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Cesare Santi: Mesoko en Historia Leksikono de Svislando (2008-10-31)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Mesoko


  • Mesoko en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mesoko – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár