Oldenburgio

























































Oldenburgio
Origina nomo

Oldenburg







12-a jarcento – 1945

Malsupra Saksio →
Ŝlesvigo-Holstinio →
Rejnland-Palatinato →


Civil flag of Oldenburg.svg



Blason Grand-duché d'Oldenbourg (Grandes armes).svg



Geografio

German Empire - Oldenburg (1871).svg

Ĉefurbo:

Oldenburgo


Areo:


6.427 / 5.396 km² 1910 / majo 1939


Loĝantaro

Kvanto de loĝantoj:


545.172 / 582.400 1925 / majo 1939


Nacia konsisto:


germanoj



Lingvoj:



germana, platdiĉa



Religio:


luteranismo


Ŝtat-strukturo


Ŝtat-strukturo:


1108–1774 graflando, 1774-1810/15 duklando, 1815/29-1918 grandduklando, 1918-1947 respubliko ("liberŝtato")


Patrina lando:


Germana Regno


Pereo:


novembro 1946: kunigita sen la du ekslavoj) kun la landoj Hanovro, Brunsvigo kaj Ŝaŭmburgo-Lipo al la nova federacia lando Malsupra Saksio









Antaŭaj ŝtatoj:


Postsekvaj ŝtatoj:













Malsupra Saksio
Malsupra Saksio
Ŝlesvigo-Holstinio
Ŝlesvigo-Holstinio
Rejnland-Palatinato
Rejnland-Palatinato


Historio








v  d  r


Information icon.svg





Oldenburgio 1866–1937




Eksklavoj Lübeck kaj Birkenfeld (ekde 1937 al Prusio)


La regiono Oldenburgio (altgermane Oldenburger Land) estas historia landoparto de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi difiniĝas laŭ la limoj de la eksa Grandduklando Oldenburg kaj posta Libera ŝtato Oldenburg, kiu ekzistis en la Germana Regno ĝis la jaro 1947. La riveroj Hunte kaj Hase [haze] trafluas la grandparte tre ebenan kaj agrikulture intense kultivitan pejzaĝon.




Enhavo






  • 1 De nordo al sudo


  • 2 Lingvo kaj kutimoj


    • 2.1 La plej grandaj urboj de Oldenburgio


    • 2.2 Pliaj urboj kaj komunumoj en alfabeta sinsekvo







De nordo al sudo |


En la pleja nordo la regionon limigas la bordo de la Norda Maro (platgermane tiu marbordo nomatas "Waterkant", prononco pli-malpli "Vodakant"), kun Wangerooge - la plej orienta el la orientfrisaj insuloj, kun la havenurboo Wilhelmshaven kaj la margolfo Jadebusen (prononco "Jadebuzn"). Iom pli sude, en la historia urbo Jever, kreiĝas konata freŝa kaj ne-dolĉa biero, ankoraŭ iom pli sude, la regioneto Ammerland ĉirkaŭ urbo Westerstede konatas pro kreado de ĉiuspecaj kolbasoj, kaj sudoriente de la historia regiona ĉefurbo Oldenburg, ĉirkaŭ la urbo Wildeshausen viziteblas aparte imponaj monolitaj tomboj el la ŝtonepoko. Plej sude troviĝas la dua plej granda lago de Malsupra Saksio - la Dümmer, kaj la montareto Dammer Berge, kiu imponas kompare al la tute malmonta resto de la regiono, sed kies plej alta punkto, la Mordkuhlenberg, tamen ne pli altas ol 147 metrojn.



Lingvo kaj kutimoj |


En la historia regiono, en kiu kiel ĉie en Germanio la oficiala lingvo hodiaŭ estas la altgermana, ĝis nun relative multaj homoj flegas la platgermanan lingvon, kiu dum la mezepoko estis parolata ĉie inter Nederlando okcidente kaj Litovio oriente, plus en multaj hansaj havenurboj ekster tiu kerna lingvozono... Krome en la plej okcidenta parto de Oldenburgio, la marĉa Saterlando, parolatas lingvistike interesa dialekto de la frisa lingvo - la "saterfrisa". Multaj tradiciaj kutimoj kaj festoj de norda Germanio aparte intense flegiĝas en Oldenburgio - ekzemple la "pafistaj festoj" aŭ festenoj de brasikaĵo kaj specialaj kolbasoj, la regiona plado "Kohl un' Pinkel". Regione tipaj sportaj disciplinoj kaj en Oldenburgio kaj la najbara Orientfrislando estas
Klootschießen kaj Boßeln.


La centro kaj nordo de Oldenburgio estas tradicie protestanta, kiel la tuta nordo de Germanio. La du sudaj distriktoj, Vechta kaj Cloppenburg, tamen estas katolika eksklavo kun komuna historio, kiun parte influis Oldenburgio, parte la katolika episkopa ŝtato ĉirkaŭ la urbo Münster.



La plej grandaj urboj de Oldenburgio |




  • Oldenburg (ĉ. 166 000 loĝantoj)


  • Wilhelmshaven (ĉ. 85 000 loĝantoj)


  • Delmenhorst (ĉ. 79 000 loĝantoj)



Pliaj urboj kaj komunumoj en alfabeta sinsekvo |










  • Apen

  • Bad Zwischenahn

  • Bakum

  • Barßel

  • Berne

  • Bockhorn

  • Bösel

  • Brake

  • Butjadingen

  • Cappeln

  • Cloppenburg




  • Damme

  • Dinklage

  • Dötlingen

  • Edewecht

  • Emstek

  • Essen (Oldenburgio)

  • Friesoythe

  • Ganderkesee

  • Garrel

  • Goldenstedt

  • Großenkneten




  • Harpstedt

  • Hatten

  • Holdorf

  • Hude

  • Jade

  • Jever

  • Lastrup

  • Lemwerder

  • Lindern

  • Lohne

  • Löningen




  • Molbergen

  • Neuenkirchen-Vörden

  • Nordenham

  • Ovelgönne

  • Rastede

  • Sande

  • Saterland

  • Schortens

  • Stadland

  • Steinfeld

  • Varel




  • Vechta

  • Visbek

  • Wangerland

  • Wangerooge

  • Wardenburg

  • Westerstede

  • Wiefelstede

  • Wildeshausen

  • Zetel









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár