Sumatro














































Sumatro

Sumatra.png

Situo
Hinda oceano

Insularo

Grandaj Sundaj Insuloj

Geografia situo

0° S, 102° O-0.38333333333333101.766666666673805Koordinatoj: 0° S, 102° O

Situo de Sumatro


Longo
1 700 km

Larĝo
370 km

Areo
473 481 km²

Plej alta loko

Kerinĉi
3 805 m

Loĝantaro
50 365 538 (2010)
106 loĝ./km²

Ĉefa loko

Medan

Topografia mapo
Topografia mapo







v  d  r


Information icon.svg





Mapeto de Sumatro kaj Javo


Veninta tertremo kaj cunamo en la jaro 2004

Sumatro estas insulo el la Sundaj Insuloj, apartenanta al Indonezio. Ĝi situas rande de la Hinda Oceano ambaŭflanke de la ekvatoro.


Sumatro havas areon de 474.000 km² kaj estas la sesa plej granda insulo en la mondo (post Gronlando, Nov-Gvineo, Borneo, Madagaskaro kaj Bafina Insulo). Ĝi havas 47 milionojn da loĝantoj, plejparte malajoj. Ĝia longo estas 1.600 km, ĝia pleja larĝo 370 km. Ĝia plej alta loko estas monto Kerinĉi kun 3805 m.


De la azia kontinento ĝin disigas la Malaka Markolo.
Sud-oriente situas insulo Javo; la intera markolo nomiĝas
Sunda Markolo aŭ simple Sundo.


Biogeografie Sumatro troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco el la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando. Okcidente de la insulo situas mara ekoregiono. Fitogeografie, Sumatro estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropisa Regno.


Sumatro administre dividiĝas en dek provincojn, nome




  • Aceh (privilegiata regiono kun apartismaj tendencoj)

  • Bangka-Belitung

  • Bengkulu

  • Jambi

  • Lampung

  • Riau

  • Riau Kepulauan (Riau-insuloj)

  • Sumatera Barat (Okcidenta Sumatro); ĉefurbo: Padang

  • Sumatera Selatan (Suda Sumatro); ĉefurbo: Palembang

  • Sumatera Utara (Norda Sumatro); ĉefurbo: Medan


La laste menciitaj tri ĉefurboj estas ankaŭ la plej signifaj urboj de la insulo.




Je la 26-a de decembro 2004 ĉe Sumatro okazis unu la plej detruaj tertremoj iam registritaj kaŭzante enorman cunamon.



Nomo |


La sanskrita nomo de la insulo estis Sŭarnadŭīpa (=insulo de oro) aŭ Sŭarnabhūmi (=lando de oro), pro la abundo de orminoj.


La nomo "Sumatro" aperis unue en 1017, kiam reĝo nomanta sin Haĵi Sumatrabhumi (= reĝo de la lando de Sumatro), sendis ambasadoron al Ĉinio.






  • Sumatro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Sumatro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)







Portala ikono Portalo pri Indonezio





Vidu ankaŭ |



  • Delio

  • Toba









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár