Distrikto Komló




La Distrikto Komló (hungare Komlói járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya. Ĝi situas en montaro Mecsek en la norda parto de la departemento (en la suda parto de la lando).




Distrikto Komló en Hungario




Distrikto Komló en Baranya


La distrikta ĉefurbo estas Komló, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ grandvilaĝo, la ceteraj 18 komunumoj estas vilaĝoj.


La areo estas 292,48 km², kie loĝas 36 040 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj (dum la socialismo precipe pri karboninado).



Historio |


Tiu distrikto funkciis jam pli frue, sed estis periodo, kiam tio estis unuigita kun Distrikto Sásd. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.



Komunumoj |



  • distrikta ĉefurbo kaj urbo: Komló

  • grandvilaĝo: Szászvár

  • vilaĝoj:

    • Bikal

    • Bodolyabér

    • Egyházaskozár

    • Hegyhátmaróc

    • Kárász

    • Köblény

    • Liget

    • Magyaregregy

    • Magyarhertelend

    • Magyarszék

    • Mánfa

    • Máza

    • Mecsekpölöske

    • Oroszló

    • Szalatnak

    • Szárász

    • Tófű

    • Vékény





Fontoj |


  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo