Copăceni (komunumo, Vâlcea)
Copăceni | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Vâlcea | ||
Situo | 45° 0′ N, 23° 58′ O44.99638888888923.971944444444Koordinatoj: 45° 0′ N, 23° 58′ O | ||
| |||
Alto super maro | 405 m | ||
Poŝtkodo | 247105 | ||
Loĝantaro | 2,603 (en 2011; 3.048 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 169182 | ||
Copăceni estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Bălteni, Bondoci, Copăceni (la sidejo), Hotărasa, Ulmetu kaj Vețelu.
Copăceni situas 40 km okcidente de Râmnicu Vâlcea ĉe la rivero Cerna. La distrikta vojo DJ676 ligas ĝin al la nacia vojo 67 norde kaj la nacia vojo 65C sude. Ĉiuj komunumaj vilaĝoj situas laŭlonge de la rivero.
Laŭdire la nomo de la vilaĝo Copaceni devenas de la grandaj arbaroj kun gigantaj arboj en la regiono (rumane copac = arbo).[1]
Notoj |
↑ Numele localității și al satelor componente (rumane) (PDF). Alirita 2015-06-19.
Eksteraj ligiloj |
- Komunuma retejo
- Informoj pri la komunumo kaj ĝia historio
|