Tomșani (komunumo, Vâlcea)
Tomșani | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Vâlcea | ||
Situo | 45° 7′ N, 24° 3′ O45.12194444444424.043055555556Koordinatoj: 45° 7′ N, 24° 3′ O | ||
| |||
Alto super maro | 404 m | ||
Poŝtkodo | 247705 | ||
Loĝantaro | 3,729 (en 2011; 4.194 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 173935 | ||
Tomșani [tomŝanj'] estas komunumo sude en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Foleștii de Jos, Bogdănești, Chiceni, Bălțățeni, Foleștii de Sus, Dumbrăvești, Mirești kaj Tomșani (la sidejo)
Tomșani situas sud-oriente de la urbo Horezu ĉe la rivereto Bistrița, kiu tie formas baraĵlagon same nomatan Tomșani. Tra la komunumo pasas la nacia vojo DN 67 inter Horezu kaj Râmnicu Vâlcea.
Eksteraj ligiloj |
- Komunuma paĝo ĉe ghidulprimarilor.ro
|