Șirineasa (komunumo, Vâlcea)
Șirineasa | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Vâlcea | ||
Situo | 44° 57′ N, 24° 11′ O44.942524.180833333333Koordinatoj: 44° 57′ N, 24° 11′ O | ||
| |||
Alto super maro | 236 m | ||
Poŝtkodo | 247680 | ||
Loĝantaro | 2,404 (en 2011; 2.612 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 173686 | ||
Șirineasa estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Șirineasa (la sidejo), Aricioaia, Ciorăști, Slăvitești kaj Valea Alunișului.
Șirineasa situas sur la maldekstra, norda bordo de la rivero Luncavăț. La distrikta vojo DJ667F ligas ĝin al la naciaj vojoj DN64 (ĉe Valea Mare) kaj DN65C (ĉe Dăești). Șirineasa havas stacion ĉe la Fervojlinio Băbeni – Alunu, je la alia, dekstra bordo de Luncavăț.
Șirineasa havas lignan preĝejon laŭdire starigitan en 1694 de la rumana reganto Constantin Brâncoveanu.
Eksteraj ligiloj |
- Komunuma retejo
- Lernejo kun la klasoj 1 – 8
|