Kulturvario








Osteospermum 'Pink Whirls'
Kulturvario selektita pro sia intriga kaj kolorplenaj floroj


Kulturvario (ankaŭ kultivaro; latine cultivarkultivovario
[1]) estas kulturformo, kiu konstante devias de aliaj kulturformoj, apartenantaj al la sama specio, la sama subspecio aŭ eĉ la sama botanika vario. Tiel oni parolas pri diversaj kulturvarioj laŭ diversa rezistemeco (kontraŭ malsaniĝo), maturiĝa tempo ktp.


La kulturvario egalas al nocio „formo” ĉe sovaĝaj organismoj, kiu ne estas grava sistematika unuo, ĉar ĝi signifas nur ian kvantan diferencon (formo, grandeco de folio: Vicia villosa f. latifolia; lanuga vicio kun elipsa folio)


Inter la taksonoj, la konvario (convarietas) egalas al subspecio de la sovaĝaj organismoj.(=kulturita subspecio). Tiel la vito havas tri konvariojn: convar. mediterranea, convar. alemannica, convar. byzantina).



Notoj kaj referencoj |




  1. Kultivovario laŭ PIV



Bibliografio |



  • esperante Klang, Carl A. 1958 : Observoj pri novaj vinbervarioj en Svedujo, en Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj, pp. 209-211.





Portala ikono Portalo pri Biologio








Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo