Sinești (komunumo, Vâlcea)
Sinești | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Vâlcea | ||
Alinome | Sânesti (loke)[1] | ||
Situo | 44° 57′ N, 23° 50′ O44.94523.840277777778Koordinatoj: 44° 57′ N, 23° 50′ O | ||
| |||
Alto super maro | 295 m | ||
Poŝtkodo | 247595 | ||
Loĝantaro | 2,297 (en 2011; 2.678 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 172992 | ||
Sinești [sineŝtj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Ciucheți, Dealu Bisericii, Mijlocu, Popești, Sinești (la sidejo) kaj Urzica.
La komunumo situas ambaŭflanke de la rivero Olteț; la vilaĝoj Ciucheți, Popești kaj Urzica situas sur la dekstra bordo. Kvin kilometrojn sude pasas la nacia vojo DN67B. La plej proksima fervoja stacio estas kvin kilometrojn norde, en la urbo Berbești.
Notoj |
↑ Descriere (rumane) (HTML). Alirita 2015-07-16.
Eksteraj ligiloj |
- Komunuma retejo
|