Floro
Floro estas la reprodukta organo de iuj plantoj: la florplantoj. Ĝi konsistas el la veraj reproduktaj organoj kaj ĉirkaŭaj partoj. Post polenado, la floro estas fekundigita kaj iĝas frukto kun ene semoj. La floroj estas aŭ solaj aŭ en floraroj.
Frue la floroj allogis la homojn, kiuj uzas kaj kultivas ilin kiel ornamaĵon, interne (bukedoj, ikebanoj) kaj ekstere (ĝardenoj…), kaj ankaŭ pro iliaj odoroj kaj pigmentoj. Floroj ofte pensigas kaj inspiras artistojn, pentristojn, poetojn, kaj tiel plu. Tiu rilato datiĝas de jarmiloj. Ekzemple en la Biblio kaj aliaj fruaj verkoj jam aperas floroj, same kiel en vegetalaj ornamaĵoj en arkitekturo kaj aliaj artaĵoj. Kultivado de floroj estas florokultivado.
Enhavo
1 Florpartoj
2 Seksaj aranĝoj
3 Florspecoj
4 Polenado
5 Evoluo
6 Floro kaj kulturo
6.1 Florlingvo
7 Vidu ankaŭ
8 Bildaro
9 Eksteraj ligiloj
Florpartoj |
Floro konsistas el florfolioj sur florbazo, ĝi mem fine de flortigo. Kiam la floro estas kompleta, ĝi havas kvar partojn, ekde la ekstero:
- La sepalaro (aŭ kaliko el la latina calyx), konsistanta el ĉiuj sepaloj, ordinare verdaj partoj de la floro.
- La petalaro (aŭ korolo el la latina corolla), konsistanta el ĉiuj petaloj, ordinare alikoloraj partoj de la floro.
- La stamenaro (aŭ androceo), konsistanta el ĉiuj stamenoj, virseksaj florpartoj. Stamenoj estas dupartaj:
- filamento (filamentum): tigeto de stameno,
- antero (anthera): pinto de stameno kun poleno, konsistanta ĝenerale el du tekoj.
- La karpelaro (aŭ gineceo, aŭ pistilo), konsistanta el ĉiuj karpeloj, virinseksaj florpartoj. Karpeloj povas esti apartaj aŭ kunaj. Oni distingas:
- stigmo
- stiluso
- ovolujo
ovolo, el kiu evoluas la semo.- hipantio
Sepalaro kaj petalaro estas, kune, la florfoliaro, nefekunda parto, kies rolo estas protekti la fekundajn partojn kaj allogi polenantajn bestojn.
Tiu teoria skemo de floro, trovebla tipe ĉe ranunkoloj, multe varias. Ekzemple, floroj povas esti senpetalaj, kiel tipe en la spiketoj de poacoj, aŭ senpedunklaj, kiel en spiko.
Seksaj aranĝoj |
Androgina aŭ hermafrodita estas planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo duseksajn florojn aŭ florojn de ambaŭ seksoj.
Monoika estas planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo florojn de ambaŭ seksoj (nome virseksajn kaj inseksajn), kiel ĉe kukurbo, kverko kaj fago.
Dioika estas planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur unu unuseksan flortipon (virseksan aŭ inan), kiel ĉe kanabo, saliko).
Diklina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo florojn de nur unu sekso (dioika) aŭ ambaŭ kune (monoika).
Monoklina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur duseksajn florojn (tiu ĉi tipo estas la plej ofta).
Florspecoj |
Se floro havas malgrandan, malaltan toruson (receptaklon), tiel ke la kaliko, korolo kaj stamenoj kreskas malsupre de la libere formiĝanta ovario (tiel la ovario staras libere, meze de la floro, la plia florparto kreskas sub ĝi), ni parolas pri hipogina floro aŭ ovario supre staranta (papavo, luzerno, pizoj, tulipo, kruciferoj).
Se la toruso (flora receptaklo) larĝiĝas kruĉo-forme kaj el ties meza rando aŭ mezlinie kreskas la pliaj florpartoj, ni parolas pri perigina floro aŭ meze staranta ovario (pruno, ĉerizo, prunelo).
Se la rando de la receptaklo etendiĝas kaj kunkreskas kun la ovario, kaj la aliaj florpartoj kreskas kvazaŭ sur ties pinto, oni parolas pri epigina floro aŭ pri sube staranta ovario (kukurbo, kompozitoj, umbeliferoj).
Polenado |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Polenado.
Polenado estas la procezo, per kiu la poleneroj fekundigas la inan flororganon.
Tipoj de polenado
- mempolenado (okazas en la sama floro)
- najbara polenado (okazas inter floroj de la sama planto)
- fremda polenado (okazas inter diversaj plantoj samspeciaj)
- krucigo (hibridigo) (okazas inter diversaj plantoj, apartenantaj al malsamaj specioj)
- bestopolenado
- insekta polenado (ĉefe himenopteroj kiel mielabelo, burdo, sed ankaŭ papilioj, skaraboj) Evoluis tentiloj de la plantoj t.e. la floroj estas grandaj aŭ malgrandaj sed formas infloreskon. Korolo, perigonio estas viglakoloraj, la planto sekrecias volatilan oleon. La polenero estas gluiĝema.
birda polenado kelkfoje en tropikoj- vesperta polenado
- gastropoda polenado
venta polenado: La ventopolenataj plantoj produktas polenerojn grandkvante, ĉar la forglisantaj poleneroj nur hazarde trafas konvenan planton. La poleneroj estas malgrandaj, glataj; ili povas longtempe ŝvebi en la aero.
akva polenado
- subakva polenado, tiuokaze la poleneroj trafas la stigmon ŝvebante en akvo (Najadaceae)
- superakva polenado, tiuokaze la virseksa floro disiĝas de la pedunklo kaj drivas akvosurface al la inseksa floro (Vallisneria sp.)
Okazas malnatura polenado, se la homo polenas arte speciojn, rasojn por plibonigi, krucigi ilin.
Evoluo |
Kvankam terplantoj ekzistis dum ĉirkaŭ 425 milionoj da jaroj, la unuaj florplantoj reproduktiĝis pere de simpla adaptado de ties akvaj ekvivalentoj, nome sporoj. En maro, plantoj — kaj kelkaj animaloj — povas simple disigi genetikajn klonojn de si mem, kiuj fordrivas kaj kaj kreskas aliloke. Tiel reproduktiĝis plej fruaj plantoj. Sed plantoj rapide evoluigis metodojn por protekti tiujn kopiojn, kiuj rezistu sekigon kaj aliajn mistraktadojn kiuj okazas eĉ pli verŝajne surtere ol en maro. La protektiloj iĝis la semoj, kvankam ili ankoraŭ ne evoluis el floro. Fruaj semportantaj plantoj estis ginko kaj koniferoj. La plej frua fosilio de florplanto, Archaefructus liaoningensis, datiĝas de antaŭ ĉirkaŭ 125 milionoj da jaroj.[1]
Kelkaj grupoj de formortintaj gimnospermoj, precipe semo-filikoj aŭ Pteridospermatophyta, estas proponitaj kiel prauloj de la florplantoj, sed ne estas kontinua fosilia pruvaro kiu montru precize kiel floroj evoluis. La ŝajne subita apero de relative modernaj floroj en la fosilia historio starigis tian problemon por la teorio de evoluo ke ĝi estis nomata "abomeninda mistero" fare de Charles Darwin. Lastatempe malkovritaj angiospermaj fosilioj kiaj Archaefructus, kun pliaj malkovroj de fosiliaj gimnospermoj, sugestis kiel angiospermaj trajtoj povas esti akiritaj laŭ serio da ŝtupoj.
Lastatempaj analizoj de DNA (molekula sistematiko)[2][3] montris ke Amborella trichopoda, troviĝinta en la pacifika insulo Nov-Kaledonio, estas la frata grupo de la cetero de la florplantoj, kaj morfologiaj studoj[4] sugestis, ke ĝi havas trajtojn kiuj povus esti karakterizaj de pli fruaj florplantoj.
La ĝenerala supozo estas, ke la funkcio de floroj, dekomence, estis impliki animalojn en la reprodukta procezo. Poleno povas esti disigita sen brilaj koloroj kaj rimarkindaj formoj, kaj tio estus efika per plantaj rimedoj sed ne havigus iun alian profiton. Oni proponis tialon por la subita, tute disvolviĝinta apero de floroj, nome ke ili evoluis en izolita areo kia insulo, aŭ ĉeno da insuloj, kie la plantoj havantaj ilin kapablis disvolvi tre specialigitan rilaton kun iuj specifaj animaloj (ekzemple vespo), laŭ sama maniero kiel multaj insulaj specioj disvolviĝas nuntempe. Tiu simbioza rilataro, kun hipoteza vespo portanta polenon el unu planto al alia, tre kiel figvespoj faras nuntempe, povus eventuale estiĝi en kaj plantoj kaj ties partneroj kiuj disvolvas altan gradon de specialiĝo. Insula genetiko ŝajne estis ofta fonto de specialiĝo, precipe kiam tio devenas el radikalaj adaptoj kiuj ŝajnas postuli subajn transirajn formojn. Notu, ke la vespa ekzemplo ne estas hazarda aŭ sentiala; abeloj, ŝajne evoluintaj specife por simbiozaj plantorilatoj, devenas de vespoj.
Krome, plej multaj fruktoj uzataj en plantoreproduktado venas el pligrandiĝo de partoj de floroj. Tia frukto estas ofte ilo kiu dependas de animaloj kiuj deziras manĝi ĝin kaj tiel disigas la semojn kiujn ĝi enhavas.
Floro kaj kulturo |
Florlingvo |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Florlingvo.
Florlingvo estas iel sekreta, kodita maniero esprimi sin inter geamantoj, aŭ amuntoj (aŭ amintoj!) per sendo de floroj kiuj ĉiuj havas priaman signifon. Tio originis dum la mezepoko, kiam ofte la sentoj kaj ĉefe komunikoj devis nepre esti sekretaj. Nuntempe la florvendistoj klopodas revigligi tiun esprimmanieron por helpi sian negocon. Tre ofte en filmoj kun historioj kaj de pasintaj epokoj kaj de nuntempaj aperas scenoj bazitaj sur tiu kutimaro. Tiu lingvaĵo rilatas al aliaj similaj kiel tiuj pri uzado kaj movado de ventumiloj
Bukedo estas kunligaĵo de deŝiritaj floroj. Florbukedo estas kolekto aŭ aro da floroj laŭ kreiva aranĝo. Florbukedojn oni ofte donacas por specialaj okazoj kiaj naskiĝtagoj aŭ datrevenoj. Ili estas ankaŭ vaste uzataj etende en nuptoj. Bukedoj estas aranĝitaj en vazoj aŭ bukedujoj por la hejmornamo, ĉu en tradiciaj ĉu en modernaj stiloj. Simbolismo povas esti ligata al la tipoj de floroj uzitaj, laŭ la diversaj kulturoj.
Vidu ankaŭ |
- Floraro
- Florstikaĵo
- Prezentaparato
- Pseŭdantio
Bildaro |
Lilia hibrido "Stargazer" estas tre aroma.
Ludwigia octovalvis montranta korolojn, petalojn kaj kalikojn.
|
|
|
Eksteraj ligiloj |
http://www.flowercouncil.org Florkonsilio de Nederlando.
http://la.essortment.com/floweranatomy_raxw.htm FlorAnatomio.
http://www.botany.uwc.ac.za/ecotree/flowers.htm Floroj.
http://eir.library.utoronto.ca/rpo/display/poem160.html William Blake: Ha Sunfloro.
↑ Flowers Modern & Ancient. Pbs.org. Alirita 2010-08-30.
↑ First Flower. Pbs.org (2007-04-17). Alirita 2010-08-30.
↑ Amborella not a "basal angiosperm"? Not so fast. Amjbot.org. Alirita 2010-08-30.
↑ South Pacific plant may be missing link in evolution of flowering plants. Eurekalert.org (2006-05-17). Alirita 2010-08-30.