Lugoj
Katedralo en Lugoj
Lugoj [lugoĵ] (hungare: Lugos, germane: Lugosch) estas urbo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de la Montaro Poiana Ruscă laŭ la du bordoj de la rivero Timiş sudoriente de Timișoara. Administre apartenas al ĝi Tapia, Măguri.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 19 818 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 50 939 el kiu pli ol 80% estis rumanoj.
Historio |
Ĝia unua menciaĵo skribe datiĝas el 1334. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Krassó-Szörény (reĝa departemento) vármegye). Ekde la 16-a jarcento ĝi estas unu el la gravaj rumanaj kulturaj centroj en Transilvanio. La 14-an de novembro 1846 koncertis en la urbo Franz Liszt.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Vidu ankaŭ |
- Listo de renomaj personoj de Lugoj
Eksteraj ligiloj |
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de distrikto
- http://www.lugoj.ro
- http://www.primarialugoj.ro/%7C