Lech Wałęsa
Lech Wałęsa | |
Nobel-premiito | |
2-a Prezidento de Pollando | |
En funkcio: 22-a de decembro 1990 – 22-a de decembro 1995 | |
| Antaŭulo | Wojciech Jaruzelski (en la lando) Ryszard Kaczorowski (en ekzilo) |
|---|---|
| Sekvanto | Aleksander Kwaśniewski |
1-a Prezidanto de Solidareco | |
En funkcio: 1980 – 12-a de decembro 1990 | |
| Antaŭulo | oficejo kreita |
| Sekvanto | Marian Krzaklewski |
| Naskiĝo | 29-a de septembro 1943 en Popowo apud Włocławek, t.e dum la Dua Mondmilito en okupita Pollando fare de Germanio (Tria Regno) |
| Nacieco | polo |
| Politika partio | Solidareco |
| Edz(in)o | Danuta Wałęsa |
| Infanoj |
|
| Profesio | elektristo |
| Religio | romkatoliko |
Lech WAŁĘSA (Leĥ Vaŭensa [ˈlɛx vaˈwɛ̃sa]
Aŭskulti; naskiĝis la 29-an de septembro 1943 en Popowo ĉe Włocławek, tiam dum la Dua Mondmilito okupita de Germanio (Tria Regno), li estis gvidanto de sindikato Solidarność (Solidareco) kaj Ŝtatprezidanto de Pollando.
Lech Wałęsa dum la Strikoj en la Pola Marbordo en Gdanska Ŝipfarejo, aŭgusto 1980
La unua Prezidanto de Solidareco Lech Wałęsa kaj Prezidento de Usono George H. W. Bush en julio 1989
Usona Prezidento Bush dum la privata renkontiĝo kun Wałęsa, novembro 1989
Lech Wałęsa kaj Aleksander Kwaśniewski dum la solenaĵoj de la 25-jaroj de sindikato Solidareco
La subskribo de Lech Wałęsa-Bolek kiel kaŝ-sekuragento kun la pseŭdonomo "Bolek" kiu kunlaboris kun la Komunismaj Sekur-Servoj (KSS), trovitaj en la Kiszczak arkivo
Lech Wałęsa kaj Aleksander Kwaśniewski dum la 25-jara jubileo de Solidareco
Lech Wałęsa en Berlino, 2011.
Enhavo
1 Biografio
1.1 Socia kaj politika agado
1.2 Voĉdonoj en la prezidenta baloto
1.3 Ordenoj
2 Lech Walęsa kaj Esperanto
3 Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko
4 Referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Biografio |
Socia kaj politika agado |
Lech Wałęsa, - nomata ankaŭ Leszek, laboris ekde 1967 kiel elektristo en la Lenin-Ŝipfarejo en Gdansko / Gdańsk. Aŭguste en 1980, li gvidis tie strikon.
Post la dekreto de la militleĝo decembre en 1981, li konvinkiĝis por celo de la pollanda demokratiigo. En 1981 li ricevis titolon "Homo de la Jaro" de semajnrevuo Time (Tempo). En 1983 li estis ordenita per la Nobel-premio pri paco.
Post la politika ŝanĝo en 1989 kiun komencis la "ronda tablo" (vidu la foton), li estis inter 1990 kaj 1995 Prezidento de Pollando. Tiam montriĝis lia arbitra kaj nekompromisa konduto, kio kondukis lin al malvenko en la 1995-a prezidenta baloto kontraŭ la iama komunisto Aleksander Kwaśniewski. Ekde tiam li provis ĉiam reveni sur la scenejon de la politiko, sed li neniam plu reakiris sian iaman popularecon.
Liaj pli fruaj sindikataj kunbatalantoj kiel ekzemple Anna Walentynowicz, akuzis lin poste pri tro granda kompromiso en debatoj kun la komunistoj kaj pli poste akuzis lin pro nereprezento de la laboristaj aferoj. Li dum la jaroj 1970-1974 kunlaboris kun Komunismaj Sekur-Servoj (KSS) kiel kaŝ-sekuragento kun la pseŭdonomo "Bolek" (vidu la apudan foton de la dokumentoj el la Kiszczak arkivo pri lia kunlaboro kun KSS kaj lian subskribon).
Tiujn dokumentojn pri kaŝ-sekuragento kun la pseŭdonomo "Bolek" trovis la Instituto pri Nacia Memoro kaj publikigis ilin.
Voĉdonoj en la prezidenta baloto |
- 1990: 74%
- 1995: 48,3%
- 2000: 1%
Ordenoj |
Lech Wałęsa estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
Lech Walęsa kaj Esperanto |
Li estas Honora Membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), la 30-an de majo 1984 li en skriba mesaĝo tion akceptis, kaj oficiale oni atribuis al li la Honoran Membrecon de IKUE en 1987 dum la UK 1987 en Varsovio.
Lech Walęsa venis al la 3-a Junulara E-Semajno (JES) en Gdańsk tio okazis fine de decembro de 2011 jaro.[1][2].
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko |
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko, foto de la 2004 (en 2012 oni finkonstruis novan, flughavenan konstruaĵon, tre modernan, vidu la apudan foton)
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko, foto de la 2012
Referencoj |
↑ http://www.transparent.com/esperanto/jes-great-esperanto-youth-congress/
↑ http://sezonoj.ru/2012/01/208jes/
Eksteraj ligiloj |
Fondumo "Instituto Lech Wałęsa" (pole kaj angle)
| Antaŭe: | Prezidento de Pollando | Poste: |
|---|---|---|
| Wojciech Jaruzelski | 1990 - 1995 | Aleksander Kwaśniewski |
| ||||||||||||||
| Ĉefaj eventoj (1945–1961) | Ĉefaj eventoj (1962–1991) | Specifaj artikoloj | Ĉefaj partoprenintoj | Pliaj gravaj personoj |
|---|---|---|---|---|
Ĝenerala kronologio:
1940-aj jaroj:
1950-aj jaroj:
1960-aj jaroj:
| 1960-aj jaroj (daŭrigo):
1970-aj jaroj:
1980-aj jaroj:
1990-aj jaroj:
Daŭrantaj konfliktoj:
|
|
Politikaj ĉefuloj:
| Politikaj ĉefuloj:
|