Monda heredaĵo de Unesko




Welterbe.svg

La 'Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el la monda 'kulturheredaĵo' kaj el la monda naturheredaĵo', ambaŭ de Unesko.




Ĝi enhavas hom-kreitajn respektive naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.





UNESKO Mondaj Heredaĵaj Ejoj (interaga mapo)





Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Naturaj heredaĵoj


    • 2.1 Laŭ kontinentoj


      • 2.1.1 En Afriko


      • 2.1.2 En Ameriko


      • 2.1.3 En Azio


      • 2.1.4 En Eŭropo


      • 2.1.5 En Oceanio




    • 2.2 Laŭ landoj




  • 3 Kulturaj heredaĵoj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Kriterioj


  • 6 Bildoj


  • 7 Referencoj





Priskribo |


Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenau unu el jenaj ses kriterioj:



  • Unika arta valoro

  • Granda kultura influo al iu regiono aŭ epoko

  • Ekstrema malofteco aŭ granda aĝo

  • Ekzempla valoro por certa arta evoluo

  • Modela reprezentado de arkitektura epoko

  • Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj


La nocio de "kultura heredaĵo" venas de episkopo Henri-Baptiste Grégoire;
ĝi estis konvencie fiksita en la Konvencio de Hago de la 14-a de majo 1954.


La ideo de la monda heredaĵo ekestis reage al la alvoko de Unesko en 1960, savi la monumentojn de Abu Simbel (Nubio) de subakviĝo pro konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano.


Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj. En 2013 ekzistas 981 heredaĵoj en 160 landoj:



  • el ili 759 estas kulturaj kaj 193 naturaj heredaĵoj,

  • 29 estas ambaŭkategoriaj,

  • 44 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.



Naturaj heredaĵoj |


Ĝi konsistas el naturaj objektoj (montoj, plantoj, pejzaĝoj ktp.), kiuj pro sia ekstrema malofteco meritas specialan protekton.
Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.


Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.



Laŭ kontinentoj |


Ekzemploj de naturheredaĵaj objektoj estas:



En Afriko |



  • Rokpentraĵoj de Tasili n'Aĵer, Fortikaĵo Beni Hammad, urboj Tipasa, Ĝemilo kaj Timgado (Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio)

  • Naciaj parkoj Virunga, Garamba, Kahuzi-Biega, Salonga kaj besto-protektejo Okapia Naturrezervejo (Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo)


  • Volubilis (Flago-de-Maroko.svg Maroko)

  • Naturparko Serengeti kaj nacia parko Kilimanĝaro (Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio)


  • Viktoria Akvofalo (Flago-de-Zambio.svg Zambio kaj Flago-de-Zimbabvo.svg Zimbabvo)



En Ameriko |



  • Naciaj parkoj Los Glaciares, Igŭacuo, Ischigualasto, Talampaya (Flago-de-Argentino.svg Argentino)


  • Nacia Parko Morne Trois Pitons (Flago-de-Dominiko.svg Dominiko)


  • Nacia Parko Galapagoj (Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro)


  • Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo (Flago-de-Kubo.svg Kubo)

  • Laguno de El Vizvaino (Flago-de-Meksiko.svg Meksiko)

  • Naciaj parkoj Yellowstone, Granda Kanjono, Redwood, Great Smoky Mountains, Carlsbad Caverns, Havajaj Vulkanoj, Ĉako (Flago-de-Usono.svg Usono)



En Azio |




  • Minareto de Ĝam (Flago-de-Afganio.svg Afganio)

  • Naciaj parkoj Kaziranga, Keoladeo, Sundarbans, Nanda Devi (Flago-de-Barato.svg Barato)

  • Parko Vulingjuan (Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio)

  • Korala rifo Tubbataha (Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj)


  • Erama Ĝardeno, Ŝirazo, Persepolo (Flago-de-Irano.svg Irano)

  • Faga arbaro de Ŝirakami (Flago-de-Japanio.svg Japanio)


  • Petra (Flago-de-Jordanio.svg Jordanio)


  • Sarazm (Flago-de-Taĝikio.svg Taĝikio)


  • Golfo Halong kaj nacia parko Phong Nha-Ke Bang (Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio)



En Eŭropo |




  • Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ, en Višegrad (Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino)

  • Bazaltrokaro Giant's Causeway, Iron Bridge (Flago-de-Britio.svg Britio)

  • Nacia Parko Pirin, Rila-monaĥejo (Flago-de-Bulgario.svg Bulgario)


  • Civito Carcassonne (Flago-de-Francio.svg Francio)


  • Tirinto (Flago-de-Grekio.svg Grekio)


  • Monaĥejo de Guadalupe, Dolmenoj de Antekero (Flago-de-Hispanio.svg Hispanio)

  • La montaro Dolomitoj (Flago-de-Italio.svg Italio)

  • Lagoj ĉe Plitvice (Flago-de-Kroatio.svg Kroatio)


  • Kanaloj de Amsterdamo (Flago-de-Nederlando.svg Nederlando)

  • Nacia parko kaj praarbaro Białowieża (Flago-de-Pollando.svg Pollando)

  • Laŭra arbaro Laurisilva sur Madejro (Flago-de-Portugalio.svg Portugalio)


  • Danuba delto (Flago-de-Rumanio.svg Rumanio)


  • Oraj Montoj de Altajo, ekde 1998, lago Bajkal, ekde 1996, natura sistemo de rezervejo de la Vrangela Insulo de Siberio, baseno de rivero Uvs Nuur, ekde 2003, praaj arbaroj de Komi, ekde 1995, vulkanoj de Kamĉatka, ekde 1996, okcidenta Kaŭkazo, ekde 1999 (Flago-de-Rusio.svg Rusio)

  • La Faluna Mino (Flago-de-Svedio.svg Svedio)

  • La regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno en la Alpoj (Flago-de-Svisio.svg  Svislando)



En Oceanio |




  • Granda Barilrifo, Aŭstralia pluvarbaro (Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio)

  • Lago Tegano de Insulo Rennell de Novgvineo.


  • Baŭnti-Insularo, Novzelando.



Laŭ landoj |


Listoj de objektoj troveblas ĉe:




  • Listo de mondaj heredaĵoj en Francio (Flago-de-Francio.svg Francio)


  • Monda heredaĵo en Rusio (Flago-de-Rusio.svg Rusio)


  • Monda heredaĵo en Litovio (Flago-de-Litovio.svg Litovio)



Kulturaj heredaĵoj |


Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.


Ekzemploj de kulturheredaĵaj objektoj estas:




  • La Chaux-de-Fonds (Le Locle/Loklo[1]) : Internacia Horloĝa Muzeo

  • Historia Centro de Cuenca (Ekvadoro)

  • Historia Centro de Colonia del Sacramento, de Urugvajo



Vidu ankaŭ |



  • Liston de la objektoj ĉe Listo de mondaj heredaĵoj

  • Monda heredaĵo-listo

  • Ruĝa Listo de Monda Heredaĵo

  • Listo de mondaj heredaĵoj en Francio

  • Monda heredaĵo en Rusio

  • Monda heredaĵo en Litovio


  • Heredaĵo, inkluzive Esperanto-heredaĵo.



Kriterioj |


La lokoj elektitaj en la listo de monda heredaĵo devas havi eksterordinaran valoron kaj respondi al almenaŭ unu el la jenaj kriterioj. La ses unuaj kriterioj temas pri kultura heredaĵo, la kvar lastaj pri natura heredaĵo[2].



  1. La loko estas majstraĵo de la homa kreemo.

  2. Ĝi atestas pri grandega interŝanĝo de influoj, dum difinita periodo aŭ en difinita kultura areo, al disvolviĝo de arkitekturo aŭ tekniko, de monumentaj artoj, de urboplanado aŭ pejzaĝokreado.

  3. Ĝi estas unika aŭ almenaŭ eksterordinara atesto pri kultura tradicio aŭ nuna aŭ iama civilizo.

  4. Ĝi estas elstara ekzemplo de speco de konstruo aŭ de arkitektura aŭ teknika komplekso aŭ de pejzaĝo, kiu ilustras gravan periodon de homa historio.

  5. Ĝi estas elstara ekzemplo de tradicia homa vivejo, de tradicia uzado de tero aŭ maro, kaj bone prezentas kulturon (aŭ kulturojn) aŭ interagon de homo kun la ĉirkaŭa medio, precipe kiam la medio iĝis damaĝebla pro nemalfarebla ŝanĝo.

  6. Ĝi estas rekte aŭ materie asociita kun okazaĵoj aŭ vivaj tradicioj, ideoj, kredoj aŭ artaj kaj literaturaj verkoj havantaj eksterordinaran universalan signifon. (La komitato konsideras, ke tiu kriterio prefere uzindas kune kun aliaj kriterioj.)

  7. Ĝi prezentas naturajn fenomenojn aŭ lokojn kun eksterordinaraj natura beleco kaj estetika graveco.

  8. Ĝi estas elstara ekzemplo de gravaj paŝoj en la historio de Tero, inkluzive de vivo, geologiaj procezoj ludantaj rolon en la formiĝo de signifaj terformoj aŭ elementoj de fizika geografio.

  9. Ĝi estas elstara ekzemplo de ekologiaj kaj biologiaj procezoj ludantaj rolon en evoluo kaj disvolviĝo de ekologiaj sistemoj kaj komunumoj de teraj, akvaj, ĉemaraj kaj maraj kreskaĵoj kaj bestoj.

  10. Ĝi enhavas la naturajn vivejojn plej ekzempligajn kaj gravajn por konservado de biologia diverseco, inkluzive de tiuj, kie vivas endanĝerigitaj specioj havantaj eksterordinaran universalan valoron laŭ vidpunkto de scienco aŭ konservado.



Bildoj |




  • Monda heredaĵo de Unesko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Monda heredaĵo de Unesko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





Referencoj |





  1. Unesco : Le Locle.


  2. The Criteria for Selection (angle). Unesko. Alirita 29-an de junio 2013.









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Franz Schubert