Rejna Federacio
Rejna Federacio | ||||||||||
Origina nomo | Rheinbund | |||||||||
| ||||||||||
Geografio | ||||||||||
Ĉefurbo: | Frankfurto ĉe Majno | |||||||||
Loĝantaro | ||||||||||
Lingvoj: | germana | |||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||
Ŝtat-strukturo: | (federacio) | |||||||||
Monunuo: | neunueca | |||||||||
Estiĝo: | pluraj membro-ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio forlasas ĝin kaj formas la Rejnan Federacion, aliancon kun Napoleono, en 1806 | |||||||||
Pereo: | Napoleono malvenkas en la Batalo de Leipzig 1813 | |||||||||
| ||||||||||
La Rejna Federacio (germane Rheinbund, france Confédération du Rhin) estis alianco de pluraj germanaj princlandoj fondita en julio 1806 sub influo de Napoleono en Parizo. Per tiu ago la membro-ŝtatoj forlasis la Sankta Romian Imperion de Germana Nacio kaj tiel kaŭzis ĝian disrompiĝon. La imperiestro demetis la kronon je la 6-a de aŭgusto 1806
La Rejna Federacio subtenis Napoleonon. Ĝi finiĝis post la malvenko de Napoleono en la Batalo de Leipzig 1813.
Membroj de la Rejna Federacio estis:
- 4 reĝlandoj: Bavario, Saksio, Vestfalio, Virtembergo
- 4 grandduklandoj
- 13 duklandoj
- 18 princlandoj
Posteulo de la Rejna Federacio fariĝis post la Viena kongreso en 1815 la Germana Federacio.