Agoj de la Apostoloj





La Agoj de la Apostoloj estas la 5-a libro de la nova testamento en la biblio. Ĝi estas la dua parto de du-voluma verko. La unua parto estas la evangelio laŭ Luko. Ambaŭ volumoj kune nomiĝas la Historia Verkaro de Luko.




Enhavo






  • 1 Aŭtoro


  • 2 Enhavo kaj strukturo


  • 3 Esperanta traduko


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Referencoj





Aŭtoro |


Laŭ frua kristana tradicio la verkinto de tiuj ĉi libroj estas Luko, klera helena pagandevena kuracisto, helpanto, eble ankaŭ kunvojaĝanto de Sankta Paŭlo.



Enhavo kaj strukturo |


La Agoj de la Apostoloj rakontas la historion de la eklezio ekde Pentekosto en Jerusalemo ĝis la alveno de Paŭlo en Romo.


La dispozicio [1] estas kaŝita en Ago 1,8. El tiu versiklo evidentas la tri ĉefaj partoj:



  • En Jerusalem (Ago 1,12 – 8,3)

  • En la tuta Judujo kaj Samario (Ago 8,4 – 12,23)

  • Ĝis la plej malproksima parto de la tero (Ago 12,24 – 28,31)
    En tiu ĉi tria parto troviĝas jenaj subpartoj:

    • Unua misia vojaĝo (Ago 13,4 – 14,28)

    • Koncilio apostola en Jerusalem (Ago 15,1–35)

    • Dua misia vojaĝo (Ago 15,36 – 18,22)

    • Tria misia vojaĝo (Ago 18,23 – 21,17)

    • Arestado kaj enkarcerigo (Ago 21,18 – 26,32)

    • Vojaĝo al Romo (Ago 27,1 – 28,31)





Esperanta traduko |


La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) troviĝas en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6



Eksteraj ligiloj |



  • Teksto esperanta

  • Teksto esperanta

  • Eseo pri la konscienceco de Luko (angle)

  • Teksto angla (NIV)

  • Teksto pola

  • Tekstoj suoma kaj helena

  • Teksto suoma

  • Teksto suoma por aŭskulti

  • Teksto hispana kiel PDF

  • Teksto hispana

  • Teksto germana kiel PDF

  • Teksto germana por aŭskulti

  • Resumo kaj analizo el evangelia vido (germane)

  • Teksto rusa










Referencoj |





  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Franz Schubert