Observatorio de Ondřejov
Observatorio de Ondřejov | |
Observatorio | |
La historia kupolo de la observatorio | |
Oficiala nomo: Ondřejovská hvězdárna | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Municipo | Ondřejov (distrikto Prago-oriento) |
Supermara alteco | 500 m s. m. |
Koordinatoj | 49°54′55″N 14°46′52″E / 49.91528°N, 14.78111°O / 49.91528; 14.78111 (Observatorio de Ondřejov) |
Estiĝo | 1898 |
Situo de la observatorio en Ĉeĥio | |
Vikimedia Komunejo: Ondřejov Observatory | |
La Observatorio de Ondřejov (ĉehe : Ondřejovská hvězdárna) estas la ĉefa astronomia observatorio de la Ĉeĥa Akademio de Sciencoj. Ĝi estas proksime de la vilaĝo Ondřejov en distrikto Prago-oriento, 35 km sud-oriente de Prago. Ĝia IAU-kodo estas 557.
Historio |
La observatorio estis konstruita en 1898 fare de la amatora astronomo Josef Jan Frič, la konstruaĵoj estis planitaj de la arkitekturisto Josef Fanta. Ĝi estis donacita al la ĉeĥoslovaka ŝtato la 28-an de oktobro 1928, okaze de la 10-a datreveno de la sendependeco de la unua respubliko de Ĉeĥoslovakio. La observatorio estis mastrumita de la Universitato de Karolo ĝis la kreado de la Ĉeĥa Akademio de Sciencoj en 1953. De tiam, ĝi operacias en la kadro de sia Instituto de Astronomio en kunlaboro kun aliaj ĉeĥaj observatorioj.
En 1967 estis tie instalita teleskopo de 2 metroj, kiu estas plej granda teleskopo en Ĉeĥio.
Elde la Observatorio de Ondřejov estis malkovritaj multenombraj asteroidoj ; inter freŝdataj laboroj de la astronomoj de Ondřejov estas la studo de la trajektorio kaj de la deveno de la meteoro de Ĉelabinsk.
Suna radioteleskopo
Radioteleskopo de 10 m.
Venuso kaj Jupitero en la ĉielo
Kupolo de la teleskopo de 65 cm.
La teleskopo de 2 m.
Kupolo de la teleskopo de 2 m.
Eksteraj ligiloj |
ĉeĥe Prohlídky a pozorování ; el la paĝaro de la Instituto de Astronomio de la Ĉeĥa Akademio de Sciencoj
ĉeĥe Instituto de Astronomio de la Ĉeĥa Akademio de Sciencoj
angle Instituto de Astronomio de la Ĉeĥa Akademio de Sciencoj
france Kelkaj fotoj de la observatorio ; el Republic Pink
france La observatorio de Ondřejov celebras siajn 110 jarojn el Radio Prague