Franca lingvo


























































































Franca lingvo

Français

Regionoj, kie la franca estas:  la ĉefa lingvo  oficiala lingvo  fremda lingvo  malplimulta lingvo
Regionoj, kie la franca estas:

  •  la ĉefa lingvo


  •  oficiala lingvo


  •  fremda lingvo


  •  malplimulta lingvo


  • Parolata en

    Francio kaj ĉ. 50 aliaj landoj

    Parolantoj
    75 917 870

    Denaskaj parolantoj

    ĉ. 110–128 milionoj

    Fremdlingvo / dua lingvo por

    ĉ. 265–500 milionoj

    Skribo

    latina alfabeto




    Logobildo de Franclingvio



    Lingvistika klasifiko


    Hindeŭropa lingvaro

    Italika lingvaro

    Latinida lingvaro

    Okcidenta latinida lingvaro

    Franc-latinida lingvaro

    Franca lingvo





    Oficiala statuso

    Oficiala lingvo en
    29 landoj kaj multaj internaciaj organizoj

    Reguligita de

    Académie française

    Lingva statuso
    1 sekura
    Lingvaj kodoj

    Lingvaj kodoj

      ISO 639-1
    fr
      ISO 639-2

        Bibliografia
    fre
        Terminologia
    fra
      ISO 639-3
    fra
      SIL
    FRA
      Glottolog
    stan1290

    Angla nomo
    French

    Franca nomo
    français

    Vikipedio






    Emblemo de Vikipedio
    Vizitu vikipedion en la franca lingvo!









    v  d  r


    Information icon.svg



    La franca lingvo (france langue française /lɑ̃ŋ fʁɑ̃sɛz/ [lang fran-sez] français /fʁɑ̃sɛ/ [fran-se]) estas latinida lingvo parolata de 274 milionoj[1] (ĉ. duono kiel dua lingvo), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, multaj landoj de Nord- kaj Okcident-Afriko kaj ankaŭ en Usono. Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de UN, de Eŭropa Unio kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Universala Poŝta Unio[2], kreita en 1874.


    La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉ. 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉ. 1400 ĝis 1600, la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).




    Enhavo






    • 1 Franclingvio


    • 2 Parencaj lingvoj kaj dialektoj


    • 3 Historio


    • 4 Prononco


      • 4.1 Konsonantoj


      • 4.2 Vokaloj


      • 4.3 Sonkunligo


        • 4.3.1 Devigaj kunligoj


        • 4.3.2 Konsinlindaj kunligoj


        • 4.3.3 Malpermesitaj kunligoj






    • 5 Gramatiko


      • 5.1 Substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj


      • 5.2 Verbo




    • 6 Francdevenaj Esperantaj vortoj


    • 7 Langrompilo


    • 8 Specimeno: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj


    • 9 Bildaro


    • 10 Vidu ankaŭ


    • 11 Referencoj


    • 12 Eksteraj ligiloj


    • 13 Literaturo





    Franclingvio |


    Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata (oficiale, denaske, aŭ kiel dua lingvo). Laŭ Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF), almenaŭ ĉi tiuj landoj havis pli ol 4 milionojn da franclingvanoj en 2014[3]:





























































































    Parolantaro Lando
    IOF‑ano
    62 968 000
    Flago-de-Francio.svg Francio
    Jes
    33 222 000
    Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo
    Jes
    11 943 000
    Flago-de-Germanio.svg Germanio
    Ne
    11 200 000
    Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio
    Ne
    10 657 000
    Flago-de-Maroko.svg Maroko
    Jes
    10 520 000
    Flago-de-Britio.svg Britio
    Ne
    10 470 000
    Flago-de-Kanado.svg Kanado
    Jes
    9 394 000
    Flago-de-Italio.svg Italio
    Ne
    9 334 000
    Flago-de-Kameruno.svg Kameruno
    Jes
    8 088 000
    Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
    Jes
    7 218 000
    Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo
    Jes
    6 090 000
    Flago-de-Tunizio.svg Tunizio
    Jes
    5 402 000
    Flago-de-Svisio.svg  Svislando
    Jes
    5 022 000
    Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
    Ne
    4 847 000
    Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
    Jes
    4 454 000
    Flago-de-Haitio.svg Haitio
    Jes
    4 277 000
    Flago-de-Senegalo.svg Senegalo
    Jes



    Minoritataj regionaj kaj parencaj lingvoj en Francio.



    Parencaj lingvoj kaj dialektoj |


    Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis en kelkaj regionoj, ekzemple en Afriko, en Usono (la Akadi-franca lingvo) kaj en Kebekio. Aliaj lingvoj parencaj al la franca estas i.a. la Pikarda, Aostvala (Valdôtain), la Valona kaj la Arpitana lingvoj.



    Historio |



    - 100.

    La franca devenas plejparte el la vulgara latino parolata en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K., influata de la gaŭla, kelta lingvo kun parencaj trajtoj kun la latina, post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la popolanoj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. Laŭ klasika vidpunkto, la franca rekte fontus el la latina, tamen ŝajnas ke la franca parte fontas el la gaŭla.




    500. 

    Dum 500–1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la pra-franca.




    1000. 

    En 1066, franclingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe da francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. La nuntempa lingvo estas sufiĉe malproksima de la tiama kiun oni nomas Malnova franca lingvo kun ISO 639-kodo fro.




    1500. 

    Dum 1200–1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).



    Jarcentoj 18-a ĝis 19-a.

    La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en Okcidento. En nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1871 iu aŭdis la Germanimperian Vilhelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro Bismarck france. Pro tio, Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.


    Nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la franca lingvo: José-Maria de Heredia, Samuel Beckett, Emile Cioran, Eugène Ionesco, Julien Green, ktp




    Jarcentoj 19-a kaj 20-a. 

    La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.



    Prononco |



    Konsonantoj |




























































     

    Bilabiala

    Labiodenta

    Labial-palatala

    Labial-velara

    Alveola

    Postalveola

    Palatale

    Velara

    Uvula

    Plozivo
    p  b
     
     
     
    t  d
     
     
    k  g

    Nazalo
    m
     
     
     
    n
     
    ɲ ¹
    ŋ ²

    Frikativo
     
    f  v
     
     
    s  z
    ʃ  ʒ
     
     
    ʁ ³

    Alproksimiĝo
     
     
    ɥ 4
    w 4
    l
     
    j 4
     

    ¹ Ĉe la nuna elparolo, la fonemo /ɲ/ proksimiĝadas al [nj].

    ² La fonemo /ŋ/ ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata /ɲ/.

    ³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
    4 /ɥ/, /w/ kaj /j/ verdire ne estas konsontantoj; ili estas alproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj).



    Vokaloj |




    Franclingvaj vokaloj


    La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.







































     
    Antaŭa
    Centra
    Malantaŭa
    Malvasta
    i    y
     
    u
    Mezmalvasta
    e    ø
     
    o
     
     
    ə ¹
     
    Mezvasta
    ɛ ɛ:²  ɛ̃    œ  œ̃ ¹
     
    ɔ  ɔ̃
    Vasta
    a
     
    ɑ ³  ɑ̃

    ¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.


    ² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortoj mettre (meti) kaj maître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.


    ³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.



    Sonkunligo |


    Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecan ortografion, tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero kiam la sekvanta vorto komenciĝas per vokalsono. Vortoj kiuj finiĝas naza vokalsono foje perdas nazeco (bon (bona): [bɔ̃] fariĝas [bɔn]).


    Kunligo estas notitaj per ‿ en internacia fonetika alfabeto (IPA).



    Devigaj kunligoj |


    Inter artikolo, difinilo, poseda pronomo kaj la sekvanta a- aŭ o-vorto:




    • les enfants [lɜz‿ɑ̃fɑ̃] (la infanoj)


    • mon amie [mɔ̃n‿ami] (mia amikino), mes amis [mɜz‿ami] (miaj amikoj)


    • cet arbre [sɛt‿aʁbʁ] (tiu arbo)


    Inter subjekta aŭ komplementa pronomo kaj verbo, aŭ inter du pronomoj:




    • vous êtes [vuz‿ɛt] (vi estas)


    • allons-y [alɔ̯z‿i] (ni iru tien)


    • ont-ils [ɔ̃t‿il] (ili havas)


    En kelkaj kunmetaĵoj:




    • pot-au-feu [pot‿ o fø] (bolita bovaĵo)


    • États-Unis [etaz‿yni] (Usono)


    • petit à petit [pətit‿a pəti] (iom post iom)



    Konsinlindaj kunligoj |


    Inter la formoj de verbo être (esti) kaj la sekvanta a-vorto: vous êtes idiots [vuz‿ɛtz‿idjo] (vi estas stultaj)


    Inter la formoj de verboj avoir (havi) kaj être (esti) kaj participo: elle est allée [ɛl ɛt‿alé] (ŝi iris)


    Inter rolvorteto (prepozicio) kaj ties komplemento: dans un champ [dɑ̃z‿œ̃/ɛ̃ ʃɑ̃] (sur kampo)


    Inter adverbo kaj la sekvanta vorto, kiun ĝi modifas: très heureux [tʁɛz‿œʁœ] (tre feliĉa)


    Inter verbo kaj ties komplemento: je crois en toi [jə kʁwaz‿ɑ̃ twa] (mi fidas vin)


    Inter o-vorto je multenombro kaj la sekvanta a-vorto: des arbres immenses [dɛz‿aʁbʁəz‿imɑ̃s] (grandegaj arboj)



    Malpermesitaj kunligoj |


    Post et (kaj)


    Antaŭ vorto, kiu komenciĝas per aspiracia h: des haricots [dɛ aʁiko] (fazeoloj)



    Gramatiko |



    Substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj |


    La franca lingvo havas du genrojn kaj du nombrojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.



    Verbo |


    En la franca lingvo estas konjugacioj. La verboj varias laŭ la gramatika persono, la modalo kaj la tempo. Estas tri grupoj de verboj (kaj du helpverboj).


    Ekzemple : verboj konjugaciataj en la indikativo de la prezenco.




















































    parler (paroli), unua grupo
    Persono
    Verbo
    Tradukaĵo
    je
    parle
    mi parolas
    tu
    parles
    vi parolas
    il, elle, on
    parle
    li, ŝi, oni (ĝi) parolas
    nous
    parlons
    ni parolas
    vous
    parlez
    vi parolas
    ils, elles
    parlent
    ili parolas










































    finir (fini), dua grupo
    Persono
    Verbo
    Tradukaĵo
    je
    finis
    mi finas
    tu
    finis
    vi finas
    il, elle, on
    finit
    li, ŝi, oni (ĝi) finas
    nous
    finissons
    ni finas
    vous
    finissez
    vi finas
    ils, elles
    finissent
    ili finas










































    prendre (preni), tria grupo
    Persono
    Verbo
    Tradukaĵo
    je
    prends
    mi prenas
    tu
    prends
    vi prenas
    il, elle, on
    prend
    li, ŝi, oni (ĝi) prenas
    nous
    prenons
    ni prenas
    vous
    prenez
    vi prenas
    ils, elles
    prennent
    ili prenas










































    être (esti), helpverbo
    Persono
    Verbo
    Tradukaĵo
    je

    suis
    mi estas
    tu

    es
    vi estas
    il, elle, on

    est
    li, ŝi, oni (ĝi) estas
    nous

    sommes
    ni estas
    vous
    êtes
    vi estas
    ils, elles

    sont
    ili estas



    Francdevenaj Esperantaj vortoj |


    Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun normigita Esperanto-prononco kaj aldonita -o-finaĵo, ekzemple: absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi.


    Tamen, multaj en tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.



    Langrompilo |


    Fama franca langrompilo estas la frazo Les chaussettes de l’archiduchesse sont-elles sèches, archi-sèches ?. [lɜ ʃo'sɜt də l‿aʀʃidy'ʃɜs sõt‿ɜl sɜʃ aʀʃi'sɜʃ]



    Specimeno: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj |


    Artikolo 1a

    Tous les êtres humains naissent libres et égaux en dignité et en droits. Ils sont doués de raison et de conscience et doivent agir les uns envers les autres dans un esprit de fraternité.


    Artikolo 2a


    1. Chacun peut se prévaloir de tous les droits et de toutes les libertés proclamés dans la présente Déclaration, sans distinction aucune, notamment de race, de couleur, de sexe, de langue, de religion, d'opinion politique ou de toute autre opinion, d'origine nationale ou sociale, de fortune, de naissance ou de toute autre situation.

    2. De plus, il ne sera fait aucune distinction fondée sur le statut politique, juridique ou international du pays ou du territoire dont une personne est ressortissante, que ce pays ou territoire soit indépendant, sous tutelle, non autonome ou soumis à une limitation quelconque de souveraineté.



    Bildaro |




    Vidu ankaŭ |



    • Franc-Belga bildliteraturo

    • Franclingvio

    • Franclingva literaturo

    • Kongreso de Franca Kulturo en Florido

    • Lingvistiko

    • Listo de lingvoj



    Referencoj |





    1. http://www.francophonie.org/Estimation-des-francophones.html


    2. http://www.upu.int/fr/lupu/langues.html


    3. Nombre de francophones par pays ayant plus de 1 million de locuteurs (france) (PDF), p. 1. Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (2014). Arkivita el la originalo je 2016-03-03.




    Eksteraj ligiloj |




    • Kategorio Franca lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


    • Franca lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)


    • Kategorio Franca lingvo en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)


    • Vikipedio en Franca lingvo (Reta enciklopedio)





    • Franca Akademio (france).


    • Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (france).


    • French (angle). Ethnologue.

    • DE BEAUFRONT, Louis. (1904) Dictionnaire espéranto–français.



    Literaturo |



    • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/10, paĝo 23: La franca verkita de Bradley Kendal.


















    Popular posts from this blog

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)

    Franz Schubert