Łukasz Żebrowski
| Łukasz Maciej Żebrowski | ||
|---|---|---|
Łukasz Żebrowski kiel redaktoro de la Pola Radio en Esperanto | ||
| Persona informo | ||
| Nomo | Łukasz Maciej Żebrowski | |
| Dato de naskiĝo | 20-a de majo 1986 | |
| Loko de naskiĝo | Varsovio | |
| Okupoj | esperantisto, iama prezidanto de TEJO (ekde la 16-a de julio 2011 ĝis 2015) kaj membro de la esperanto-klubo Varsovia Vento kaj iama prezidanto de Pola Esperanto-Junularo (2008-2010) | |
| Aĝo | 32 | |
| Portalo pri Homoj | ||
| | ||
Łukasz Maciej Żebrowski ([ŭukaŝ maĉjej ĵebrovski] , (nomata LukiZ) ; naskiĝis la 20-an de majo 1986, en Varsovio) estas pola esperantisto, iama prezidanto de TEJO (ekde la 16-a de julio 2011 ĝis 2015) kaj membro de la esperanto-klubo Varsovia Vento kaj iama prezidanto de Pola Esperanto-Junularo (2008-2010). Li estis ankaŭ komitatano A de TEJO (2008-2009) kaj Esperanto-ĵurnalisto kunlaborinta kun la Pola Radio en Esperanto, Varsovia Vento Elsendoj kaj Pola Esperantisto.
Nuntempe li loĝas en Varsovio, kie li finstudis konstruarton ĉe la Varsovia Vivscienca Universitato. Esperanton li eklernis en 2003 kaj ekde tiam partoprenis multajn esperanto-aranĝojn en Eŭropo kaj aktivas en pluraj esperanto-organizoj. Inter liaj hobioj menciindas, krom vojaĝado, ankaŭ Varsovio, fotado, ĵurnalismo, muziko, kaj politiko.
Łukasz estis membro en la organizaj teamoj de pluraj Esperanto-aranĝoj, inkluzive de la 61-a IJK (2005) en Zakopane, la 65-a IJK (2009) en Liberec', kaj pluraj Ago-Semajnoj. Kune kun Rolf Fantom li iniciatis Junularan E-Semajnon.
Li estas sekretario de Pola Esperanto-Junularo (ekde 2013[1] kaj ekde 2014[2]).
Referencoj |
↑ Estraro de PEJ 2013-2014
↑ Estraro de Pola Esperanto-Junularo elektita
Eksteraj ligiloj |
Persona retpaĝaro de Łukasz Żebrowski (Esperante)
La lasta prezidanto (intervjuo por TEJO Tutmonde) (Esperante)
| Antaŭe: | Prezidanto de TEJO | Poste: |
|---|---|---|
| Gregor Hinker | 2011-2015 | Michael Boris Mandirola |