Burg (Spreewald)
Burg | |||||
| |||||
Federacia lando | Brandenburgio | ||||
Distrikto | Distrikto Spree-Neiße | ||||
Komunumaro | Amt Burg (Spreewald) | ||||
Urborajtoj | – | ||||
Koordinatoj | 51°49′59″N 14°09′00″O / 51.83306°N, 14.15°O / 51.83306; 14.15 (Burg (Spreewald))Koordinatoj: 51°49′59″N 14°09′00″O / 51.83306°N, 14.15°O / 51.83306; 14.15 (Burg (Spreewald)) | ||||
Alto super la marnivelo | 53 - 57 m | ||||
Areo | 35,16 km² | ||||
Loĝantaro | 4338 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 035603 | ||||
Poŝtkodo | 03096 | ||||
Aŭtomobila kodo | SPN | ||||
Oficiala Municipokodo | 12071032 | ||||
Komunumestro | Martin Schmidt | ||||
Partio de komunumestro | PDS | ||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 46 03096 Burg (Spreewald) | ||||
Oficiala retejo | http://www.amt-burg-spreewald.de/ | ||||
Burg (malsuprasorabe Bórkowy) estas komunumo en Germanio, situanta meze de la Spree-arbaro (germane Spreewald). Ĝi apartenas al la distrikto Spree-Neiße de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 4 338 loĝantojn.
La loĝloko estas la administra centro de samnoma komunumaro, do administra grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj civitanaj servoj, germane nomata Amt Burg.
Enhavo
1 Etimologio
2 Historio
3 Administra divido
4 Esperanto
5 Eksteraj ligiloj
Etimologio |
En la malsuprasoraba lingvo, vaste parolata minoritata lingvo en la regiono, la komunumo nomiĝas Bórkowy. Tiu nomo devenas de la malnovsoraba vorto por konifera arbaro (bork). Laŭ alia teorio la nomo Burg havas germanan etimologion kaj rilatas al burgo konstruigita en tiu loko de Boleslao la Brava.
Historio |
Unua skriba mencio de la vilaĝo venas de la jaro 1315. Multe pli malnova setlejo sur la tereno de la komunumo estas Hrodowa Hora, kiu ekestis iam dum la 8-a aŭ la 9-a jarcento, jam tiam enloĝata ankaŭ de la soraboj.
Administra divido |
La plej malnova parto de la komunumo estas Burg-Dorf (sorabe Borkowy-wjeska). Dum la unua duono de la 18-a jarcento konstruiĝis la kvartalo Burg-Kauper (Borkowy-kupa) kaj meze de la 18-a jarcento aldoniĝis Burg-Kolonie (Borkowy-kolonija).
Esperanto |
De la 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 tie okazis la 2-a Junulara E-Semajno.
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (germane)

Fervoja stacidomo en Burg

Fervoja stacidomo en Burg

Haveno en Burg

Boato en la Spree-arbaro

Boato en la Spree-arbaro

Ekskursa boato

Ekskursa boato

Bela malnova domo en la Spree-arbaro
| ||||||