Foix




Koordinatoj: 42°57′59″N 1°36′28″E  /  42.96639°N, 1.60778°O / 42.96639; 1.60778 (Foix)










































































































Foix

okcitane: Fois
komunumo

Fujzo.jpg

Ĝenerala vido





Blason ville fr Foix (Ariège).svg

Blazono



Oficiala nomo: Foix

Ŝtato

Francio Francio

Regiono

Okcitanio

Departemento

Ariège
Kantono

Foix-Ville
Arondismento

Foix
Komunumaro

Pays de Foix

Riveroj

Ariège, Arget

Situo
Foix
 - koordinatoj

42°57′59″N 1°36′28″E  /  42.96639°N, 1.60778°O / 42.96639; 1.60778 (Foix)
Plej alta punkto

 - alteco
933 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
358 m s. m.

Areo
19,32 km² (1 932 ha)

Loĝantaro
9 712 (2008)
Denseco

502,69 loĝ./km²

Urbestro
Jean-Noël Fondère

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
09000
INSEE
09122




Situo de Foix enkadre de Francio

ButtonRed.svg


Situo de Foix enkadre de Francio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Foix

Retpaĝo: www.mairie-foix.fr


Foix [fŭa] (okcitanlingve Fois [fuiŝ]), en esperanto Fojso[1], estas urbo en Francio, la ĉefurbo de la departemento Ariège. Ĝi estas malgranda urbo (10 000 loĝantoj) kaj situas en profunda valo ĉirkaŭita de altaj montoj, la Pireneoj.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Turismo


  • 4 Esperanta vivo


  • 5 Galerio


  • 6 Eksteraj ligiloj





Historio |


La nomo de la urbo aperis unuafoje en la jaro 507, kiam visigotoj forportis Sanktan Volusien, episkopon de Tours, tiam jam ekzilitan en Tuluzo, kaj senkapigis lin. Lian korpon oni metis en la preĝejon dediĉitan al Sankta Nazaire. Dum la karola epoko, konstruiĝis apud ĝi abatejo kiu prenis lian nomon, kaj nun anstataŭigas ĝin la prefektejo de la regiono Ariège.


La unua mencio pri la urbo mem aperis en 988, kiam Roger la Maljuna el Carcassonne faris plurajn donacojn al la abatejo, kio igis monaĥojn starigi religiajn konstruaĵojn kaj loĝejojn.


La urbo tamen fine organiziĝis nur dum la 12-a jarcento, sub influo de Roger la 2-a, reveninta el krucmilito.


La kastelo de Foix jam ekzistis en la 10-a jarcento kiel posedaĵo de grafo Roger la 2-a. Roger-Bernard la 3-a, unu el liaj filoj, heredis la regionon de Foix je lia morto kaj fariĝis la unua grafo de Foix. Ekde la memstariĝo de Andoro, en 1278, la grafo de Foix estis unu el ĝiaj kunprincoj. Hodiaŭ, Foix estas ĝemelurbo de Andoro la Malnova.



Vidindaĵoj |


Foix posedas grandan mezepokan fortikigitan kastelon kiu staras sur monteto kaj superregas la tutan urbon.



Turismo |


Foix estas bonega startloko por ekskursado en la regiono: montoj, prahistoriaj grotoj, mezepokaj fortresoj kaj montaraj vilaĝetoj.



Esperanta vivo |


Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉdonojn (0,11% de voĉoj) en 2004, kaj 8 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2009.
De pluraj jaroj Esperanto-kursoj ekzistas en FOIX ; unue en asocia kunvenejo-restoracio "L'EQUI-TABLE" kun Viktor, Kinou kaj aliaj ; poste en Foyer LEO LAGRANGE kun René (Vice-Prezidanto de C.E.E.A. <http://esperanto.ariege.free.fr/index.php>), Viktor, Monik', Fabris' k.a.
Ankaŭ dum pluraj jaroj dissendiĝis radio-elsendoj el RADIO TRANSPARENCE danke al René, Nathalie, Pierre kaj Alain.
Kristjah LAVARENNE iam E-igis informilon pri la rom-katolika preĝejo SAINT-VOLUSIEN.
C.E.E.A. de pluraj jaroj prezentas inform-budon dum la Film-Festivalo "RésistanceS" (= Rezistadoj/Rezistanco-j).





Galerio |




Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retpaĝaro de Foix


  • Listo de la grafoj de Foix




  • Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), P226








  • Popular posts from this blog

    Aikido

    Tivadar Csontváry Kosztka

    Metroo de Marsejlo