Provinco Asuano



























provinco Asuano




arabe محافظة أسوان




Egypt Aswan locator map.svg
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Asuano

Areo

679 km²

Loĝantaro

1 184 432

ISO-kodo
EG-ASN

provinca flago
provinca flago








v  d  r


Information icon.svg



Asuano, en Esperanto malofte ankaŭ nomata Asŭan(o)Asvan(o) (arabe محافظة أسوان, latinliterigo Muḥāfaẓat Aswān respektive Muhafazat Asŭan) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 1 184 432 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Asuano. La provinca teritorio situas en la sudo de la lando, en la antikva regiono Supra Egiptio, je ambaŭ bordoj de la rivero Nilo.


La provinco limas norde je la provinco Kina, oriente je la provinco Ruĝa Maro (Al-Bahr al-ahmar), sude je la ŝtato Sudano kaj okcidente je la provinco al-Ŭadi al-ĝadid. Parto de la provinca teritorio estas la Naserlago kaj la Alta Baraĵo de Asuano, kaj la plej orienta parto de la provinco jam estas parto de la dezerto Saharo.



Urboj |




  • Edfu (arabe إدفو, Idfū)


  • Kom Ombo (كوم أمبو, Kūm Umbū)


  • Darau (دراو, Darau)


  • Asuano (أسوان, Aswān)


  • Abu Simbel (أبو سمبل, Abū Simbal)



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Provinco Asuano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • oficiala provinca retejo (jen angle)














Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo