Oldenburga dinastio
























Oldenburga dinastio
Dinastio

Blazono
Blazono
Dinastiaj rilatoj

Fondinto
Elimar I, Count of Oldenburg [#]

Branĉoj
House of Holstein-Gottorp [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg





Blazono de la grandduka dinastio Oldenburg




Blazono de la duka dinastio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg, branĉa linio de la dinastio Oldenburg


La Oldenburga dinastio (germane Haus Oldenburg) devenas de malnova nordgermana nobela dinastio kun originoj en la regiono norde de Osnabrück. Ĝia plej unua certe dokumentita ano estis Egilmar la 1-a en 1091. La nomdona kastelo Burg Aldenburg en la urbo Oldenburg situis ĉe la rivero Hunte, unuafoje menciita en 1108 kaj estis ekde la meza 12-a jarcento rezidejo de la grafoj de Oldenburg(i)o.


La oldenburga dinastio regis unue kiel grafoj de Oldenburgio, poste kun siaj branĉaj linioj kiel reĝoj en pluraj eŭropaj landoj, interalie Grekio kaj Rusio, kaj en Danio kaj Norvegio eĉ ĝis hodiaŭ.


La oldenburga dinastio akiris eŭropan gravecon kiam en 1448 la oldenburga grafo Kristiano estis elektita kiel reĝo Kristiano la 1-a de Danio, Norvegio kaj Svedio.


Post li la dinastio dividiĝis en plurajn branĉojn.






Enhavo






  • 1 La plej gravaj branĉoj


  • 2 Gravaj dinastianoj


    • 2.1 Oldenburg (origine grafa linio)


      • 2.1.1 Reĝoj de Danio-Norvegio




    • 2.2 Romanov-Holstein-Gottorp


      • 2.2.1 Caroj de Rusio




    • 2.3 Holstein-Gottorp


      • 2.3.1 Reĝoj de Svedio




    • 2.4 Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg







La plej gravaj branĉoj |


  • Oldenburg (origine grafa linio, ekde 1448 reĝoj de Danio, formortis 1863)

    • Oldenburg (grafa linio ekde 1448, formortis 1667)


    • Schleswig-Holstein-Gottorp (ekde 1544 dukoj de Ŝlesvigo-Holstinio)


      • Romanov-Holstein-Gottorp (fondita per Karl Peter Ulrich, kiu fariĝis rusa caro Petro la 3-a)

      • Holstein-Gottorp, pli aĝa linio (1751-1818 reĝoj de Svedio, formortis 1818)

      • Holstein-Gottorp, pli juna linio (1773-1918 dukoj de Oldenburgio)




    • Schleswig-Holstein-Hadersleben (1544-1580)


    • Schleswig-Holstein-Sonderburg, kun multaj pliaj branĉaj linioj, i.a.

      • Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg pli juna linio, dukoj de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (1825–1918), reĝoj de Danio (ekde 1863), Grekio (1863–1924 kaj 1935-1974) kaj Norvegio (ekde 1905)





Gravaj dinastianoj |



Oldenburg (origine grafa linio) |



Reĝoj de Danio-Norvegio |


Reĝoj de Danio-Norvegio ekde 1448. La unuaj tri (ĝi Kristiano la 2-a) estis ankaŭ reĝoj de Svedio.
La unio Danio-Norvegio daŭris ĝis 1814; ekde tiam la lastaj tri reĝoj (ĝis Frederiko la 7-a) nur estis reĝoj de Danio, ne plu de Norvegio.
























































































Nomo
Jaroj
Rimarkoj

Kristiano la 1-a

1448 - 1481
reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio

Johano la 1-a, Hans

1481 - 1513
reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio

Kristiano la 2-a

1513 - 1523
reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio

Frederiko la 1-a

1523 - 1533
reĝo de Danio kaj Norvegio

Kristiano la 3-a

1534 - 1559
reĝo de Danio kaj Norvegio

Frederiko la 2-a

1559 - 1588
reĝo de Danio kaj Norvegio

Kristiano la 4-a

1588 - 1648
reĝo de Danio kaj Norvegio

Frederiko la 3-a

1648 - 1670
reĝo de Danio kaj Norvegio

Kristiano la 5-a

1670 - 1699
reĝo de Danio kaj Norvegio

Frederiko la 4-a

1699 - 1730
reĝo de Danio kaj Norvegio

Kristiano la 6-a

1730 - 1746
reĝo de Danio kaj Norvegio

Frederiko la 5-a

1746 - 1766
reĝo de Danio kaj Norvegio

Kristiano la 7-a

1766 - 1808
reĝo de Danio kaj Norvegio

Frederiko la 6-a

1808 - 1839
reĝo de Danio kaj (ĝis 1814) ankaŭ de Norvegio

Kristiano la 8-a, Kristiano Frederiko

1839 - 1848
reĝo de Danio kaj (en 1814 mallongtempe) ankaŭ Norvegio

Frederiko la 7-a

1848 - 1863
reĝo de Danio


Romanov-Holstein-Gottorp |



Caroj de Rusio |


Fondita per Karl Peter Ulrich, kiu fariĝis rusa caro Petro la 3-a.



  • Petro la 3-a

  • Katerina la 2-a

  • Paŭlo la 1-a

  • Aleksandro la 1-a

  • Nikolao la 1-a

  • Aleksandro la 2-a

  • Aleksandro la 3-a

  • Nikolao la 2-a



Holstein-Gottorp |



Reĝoj de Svedio |


Holstein-Gottorp, pli aĝa linio (1751-1818 reĝoj de Svedio, formortis 1818)




























Nomo
Jaroj
Rimarkoj

Adolfo Frederiko

1751–1771


Gustavo la 3-a

1771–1792
murdita dum maskobalo

Gustavo la 4-a Adolfo

1792–1809


Karolo la 13-a

1809–1818
Ekde 1814 unio Svedio-Norvegio.
Lasta reĝo de dinastio Holstein-Gottorp


Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg |


Al la Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg pli juna linio, mallonge nomata dinastio Glücksburg, apartenis la dukoj de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (1825–1918), kaj la reĝoj de Danio (ekde 1863), Grekio (1863–1924 kaj 1935-1974) kaj Norvegio (ekde 1905).


Vidu ankaŭ: Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg







Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo