Battambang




Battambang,Batdâmbâng, kmere: ក្រុង បាត់ដំបង estas universitata grandurbo en nordokcidenta parto de Kamboĝo. Ĝi estas ĉefurbo de la rizo-produktanta regiono de la lando.




Mapo pri Provinco Battambang, kie situas urbo Battambang




Urba mapo pri Battambang




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Ekonomio


  • 5 Klimato


  • 6 Trafiko


  • 7 Vidindaĵoj


  • 8 Ĝemelurboj


  • 9 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Areo: 293 km²


  • Supermara alteco: 39 m


  • Loĝantaro: 144,328 en 2008


  • Horzono: UTC +7


  • 13°06′00″N 103°12′00″O  /  13.1°N, 103.2°O / 13.1; 103.2 (Battambang)Koordinatoj: 13°06′00″N 103°12′00″O  /  13.1°N, 103.2°O / 13.1; 103.2 (Battambang)



Geografio |




Panoramo en Battambang




Universitato de Battambang


Battambang etendiĝas en ambaŭ bordoj de rivero. Tajlando troviĝas 110, Pnom-Peno 300, Kratie 313 kilometrojn.



Historio |


Battambang estis fondita en la 11-a jarcento. De 1794 al 1904 kaj denove de 1941 al 1946 la urbo estis sub siama (tajlanda) suvereneco. En 1907 la provinco estis cedita al la francoj por esti reunuigita kun Kamboĝo kiel parto de la Franca Hindoĉinia kolonio.



Ekonomio |


Battambang longe estis ĉina komerca nabo. En la urbo funkcias tekstilaj kaj rizaj mueliloj.



Klimato |


Battambang situas en la tropika klimato kun influo de musono. La seka sezono daŭras de decembro ĝis marto. Jare pluvas 1368 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.



Trafiko |


Battambang havas flughavenon kaj ŝoseon. Dum la historiaj tempoj la sola vojo estis nur la rivero. Ekde la franca erao ankaŭ fervojo trafikas.



Vidindaĵoj |




Vojo en Battambang


La franca kolonia arkitekturo estas ofte videbla ankaŭ nun, krome estas multe da budhismaj temploj. Restis iom da ruinoj el la 10-a jarcento.



Ĝemelurboj |




  • Usono Stockton (Kalifornio), Usono


  • Germanio Kleinmachnow, Germanio



Fontoj |


  • [1]



Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo