Biblioteko de Pergamo




La Biblioteko de Pergamo estis fondita ĉirkaŭ 200 a.K. kaj enhavis ĉirkaŭ 200.000 rulaĵojn.


Ĝi apudis la templejon, estis ankaŭ altlernejo kaj samtempe reĝa biblioteko, do ia oficiala ŝtata biblioteko. La biblioteko de Pergamo famiĝis pro du eroj: la konstruaĵo estis modelo por pli postaj bibliotekaj konstruaĵoj. Ĝi enhavis plurajn tenejojn, prezentoĉambron kaj antaŭan kolumnohalon 70 metrojn longa. Aldone la biblioteko enkondukis pergamenon kiel kutiman materialon por skribaĵoj. Laŭ antikvaj fontoj, Pergamo elektis pergamenon, ĉar Egiptio pro konkurenckialoj malpermisis eksporton de papiruso.



Vidu ankaŭ |


  • Altaro de Pergamo



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár