Ferenc Toldy
Ferenc TOLDY [toldi], hungare Toldy Ferenc estis hungara poeto, literaturhistoriisto, kritikisto, profesoro, sekretario de la Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, grava figuro de la tiutempa hungara literaturo. Lia filo estis ĵurnalisto István Toldy.
Ferenc Toldy
Li naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1805 en Buda, kiel Schedel Ferenc. Li mortis la 10-an de decembro 1875 en Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 Memorigiloj
3 Verkoj (elekto)
4 Fontoj
Biografio |
Li frekventis gimnazion en Cegléd kaj Pest (urbo). Li konatiĝis kun József Bajza (poeto) kaj komencis verki poemojn en 1818, tradukaĵojn en 1821. Inter 1822-1827 li frekventis universitaton pri kuracado, sed li ne forlasis la literaturon. En 1828 lia pseŭdonimo estis Toldy, kio estis lia oficiala nomo ekde 1847. En 1830 li vizitis diversajn urbojn de Eŭropo, kie li kontaktiĝis ekzemple kun Johann Wolfgang von Goethe. En la sama jaro li estis elektita ano de la Akademio. Poste pro epidemio en Pest li kuracadis, poste li agadis diversmaniere por la literaturo. Poste li plenumis diversajn postenojn, li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy, kie li estis inter 1841-1861 direktoro, ekde 1860 vicdirektoro). Ekde
1860 ĝismorte li estis katedrestro de la hungara literaturo en Reĝa Universitato de Pest.
Memorigiloj |
- gimnazio Toldy Ferenc
hospitalo Toldy Ferenc
biblioteko Toldy Ferenc
- librovendejo Toldy Ferenc
premio Toldy Ferenc
Verkoj (elekto) |
- Hungara kaj germana poŝvortaro (kun Mihály Vörösmarty, 1835
Az írói tulajdon (la verkista posedaĵo), 1840
Magyar helyesírás (hungara ortografio), 1840
Toldy Ferencz Irodalmi beszédei (Literaturaj paroladoj de Ferenc Toldy), 1847
Reguly Antal és a finn-magyar kérdés (Antal Reguly kaj la finna-hungara demando), 1850
A magyar nemzeti irodalom története (Historio de la nacia hungara literaturo), 1851
A magyar költészet története (Historio de la hungara poezio), 1854
A M. Helyesírás ügyében (Por la hungara ortografio) 1856
Toldy Ferencz Összegyűjtött munkái I–VIII (Kolektitaj verkoj de Toldy Ferencz 1-8 volumoj), 1868–1874
Fontoj |
- Hungara Vikipedio
[1] hungare