Sulina




Sulina estas havenurbo en Rumanio, en distrikto Tulcea apud la Sulina-branĉo de la rivero Danubo. Ĝia loĝantaro en 2004 estis 4629 personoj, ĉefe rumanoj.



Historio |


La nomo venas plej verŝajne el la slava sol (salo).


La komunumo aperas sur italaj mapoj el la 14-a kaj 15-aj jarcentoj, ekz. sur mapo de Pietro Visconti el 1327, sed la plej malnova skriba mencio datiĝas el la 10 jc., sub la nomo Solina.


En la 18-a jarcento ekas la turka ŝiptrafiko sur la danubo al Konstantinopolo. Tiutempe, el la tri branĉoj de la Danuba riverdelto, oni povis ŝipi nur sur la Sulina-branĉo. Agao Besir en 1745 donis subvencion por konstruo de lumturo.


La urbo estis inter 1856 kaj 1939 ĉefsidejo de la Danuba Komitato.


Dum la dua mondmilito 80% de la urbo estis detruita de sovetia bombardado.


Laŭ kalkuloj el 2004, la senlaboreco estas ĉ. 40%.



Vidindaĵoj |



  • Lumturoj (1802 kaj 1870)

  • Akvoturo

  • Iama konstruaĵo de la Danuba Komitato (1868)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár