Kosova Liberiga Armeo







emblemo de UÇK


La Kosova Liberiga Armeo (albane Ushtria Çlirimtare e Kosovës, mallongigite UÇK [ˌuː.ʧeːˈkaː]) estis albana[1] kvazaŭarmea terorisma[1] organizaĵo batalinta por ŝtata sendependiĝo de Kosovo.


La organizaĵo ekestis en 1994, kaj publike ĝi unuafoje videbliĝis en 1996. Ĝia politika celo estis atingo de sendependa ŝtato Kosovo per armea batalado. Iuj anoj de la organizaĵo tiucele ankaŭ alstrebis la ŝtatan unuiĝon de ĉiuj plimulte de albanoj loĝataj regionoj de Serbio, Makedonio, Montenegro kaj Grekio kun la "patrolando" Albanio. Kunfondinto kaj unua estro ĝis ties morto en 1998 estis Adem Jashari, poste ĝis la malfondo de la organizaĵo en 1999 ĝin estris Hashim Thaçi.


Laŭ la komuniko de la usona ĵurnalo The Washington Times, membroj de la organizaĵo trejnis en tendaroj de Al-Kaida[2]. Laŭ informoj de Council on Foreign Relations, la organizaĵo estis financata per komercado de narkotaĵoj[1].


14-an de majo 1999 estis fondita politika alo de la organizaĵo, Partio Demokratia de Kosovo.



Vidu ankaŭ |


  • Kosova Milito


Referencoj |




  1. 1,01,11,2Moran, Michael. Terrorist Groups and Political Legitimacy (angle). Council on Foreign Relations (2006-03-16). Alirita 2015-06-30.


  2. Europe’s new jihadist statelet? (angle). The Washington Times (2008-02-19). Alirita 2015-06-30.




Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Kosova Liberiga Armeo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Andreas Heinemann-Grüder kaj Wolf-Christian Paes: The Mobilization and Demobilization of the Kosovo Liberation Army (la mobilizo kaj malmobilizo de la Kosova Liberiga Armeo), Bonno 2001, esploraĵo de la germania fondaĵo Friedrich-Naumann, eldonita de la Bonn International Conversion Center (PDF-dosiero, angle)

  • artikolaro de la Usona Esplora Instituto pri Strategiaj Temoj (The Strategic Issues Research Institute of the United States, same angle) pri la financado de la Kosova Liberiga Armeo










Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo