Marienstift Arnstadt






Ĉefa konstruaĵo kun la malsanulejo.



Atelieroj por handikapuloj ĉe Kesselbrunn.


La MARIENSTIFT ARNSTADT ekis kiel fondaĵo de publika utilo laŭleĝe valida per la dokumento pri fondo la 28-an de oktobro 1904. Laboroj en Arnstadt komencis la 4-an de aprilo 1905.


Sub la patronado de la princino-vidvino Marie zu Schwarzenburg-Sondershausen (1845-1930) kaj la gvidado de la konsistoriano Emil Petri kunvenis gravaj personoj de la publika vivo i.a. flanke de la evangelia Eklezio.


Ili establis servojn sur la sekvontaj kampoj: traktado, prizorgo, gastigo, edukado, klerigado, okupigo kaj subteno de homoj kun korpaj, psikaj kaj mensaj malkapabloj en klinikoj, lernejoj, metiejoj kaj hejmoj. Ĉefa celgrupo estas turingianoj, sed malfermitaj estas la pordoj por ĉiuj.




La fondaĵo estas membro en tiuj ĉi grupoj:



  • Diakonisches Werk Evangelischer Kirchen in Mitteldeutschland e.V.

  • Landesverband Christlicher Krankenhäuser in Thüringen

  • Bundesverband Evangelische Behindertenhilfe (BEB)



Vidu ankaŭ |



  • Emil-Petri-lernejo

  • Friedrich Popp



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Marienstift Arnstadt en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Hejmpaĝo de la fondaĵo. germane

  • Foto de la princino.

  • Diakonio en Meza Germanio.

  • Federacia asocio evangelia por la subteno de handikapuloj.




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár