Bolonjo













































































Bolonjo

Collage Bologna.jpg
Ŝtato

Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono

Flag of Emilia-Romagna.svg Emilio-Romanjo
Provinco

BO Bolonjo (2005)

Geografia situo

44° 30′ N, 11° 21′ O44.511.35Koordinatoj: 44° 30′ N, 11° 21′ O
Alto super marnivelo
54 m
Areo
140 (2005) km²
Loĝantaro
374425 (31-12-04)
Loĝdenso
2.643 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj

Anzola dell'Emilia, Calderara di Reno, Casalecchio di Reno, Castel Maggiore, Castenaso, Granarolo dell'Emilia, Pianoro, San Lazzaro di Savena, Sasso Marconi, Zola Predosa (2005)
Patrono

Sankta Petronio
Festa tago

4-a de oktobro (2005)
Nomo de loĝantoj

bolognesi
Poŝtkodo
40100 (2005)
Imposta kodo
A944 (2005)
Kodo laŭ ISTAT
037006 (2005)
Telefona prefikso
051 (2005)
Retpaĝo

http://www.comune.bologna.it/

RedDot.png

Loko en mapo







v  d  r


Information icon.svg



Bolonjo (itale Bologna) estas urbo en Italio. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Emilio-Romanjo, en la centro-norda parto de la lando.


Laŭ la tradicio, en Bolonjo kreiĝis la plejunua universitato en Eŭropo, la Universitato de Bolonjo, en 1088; ankoraŭ nuntempe la studentoj konsistigas gravan parton el la kultura kaj socia vivo de la urbo. Bolonjo ankaŭ famas pro siaj du klinantaj turoj kaj siaj tipaj portikoj, kiuj ornamas la tutan antikvan urbocentron, unu el la plej grandaj kaj plej bone konservitaj de Italio.


La urbo estis fondita pli ol mil jaroj antaŭ Kristo, kaj ĉiam rolis kiel grava nabo: unue por la Etruskoj (Velzna/Felsina) kaj la Keltoj (Bona), poste ĉe la Romianoj (Bononia), kaj daŭre dum Mezepoko, kiel libera komunumo; dum jarcento ĝi estis la kvina urbo de Eŭropo laŭ loĝantaro.


Hodiaŭ, pro sia geografia situo, Bolonjo estas grava ŝosea kaj fervoja nabo por la tuta norda Italio; ĝi posedas gravan foir-kvartalon, havas internacian flughavenon kaj gastigas la centrajn oficejojn de pluraj kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj institucioj.




Kirko




Enhavo






  • 1 Vidindaĵoj


  • 2 Servoj


  • 3 Famuloj


  • 4 Esperanto en Bolonjo


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Vidindaĵoj |


La Baziliko Sankta Petronio (itale: Basilica di San Petronio) estas la ĉefa preĝejo de Bolonjo. Ĝia fasado superregas la faman urboplacon Placo Maggiore. Per siaj gigantaj dimensioj (longeco 132 metroj, larĝeco 60 metroj, volboalteco 45 metroj) la baziliko estas la kvina plej alta preĝejo de la mondo. Rimarkinda estas la vigla kolorigo de la internaj muroj kaj la multkoloraj vitraloj.



Servoj |


  • Universitato de Bolonjo


Famuloj |



  • Poeto Bernardo Canaccio

  • Pentristo kaj arkitekto Tommaso Vincidor


  • Filippo Beroaldo la juna, humanisto, filologo, eldonisto, poeto, helenisto, latinisto, bibiotekisto de Vatikano.


  • Laura Bassi, unua virino kiu entreprenis akademian sciencan karieron kaj la unua en la tuta mondo kiu ricevis universitatan katedron.



Esperanto en Bolonjo |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bolonja Esperanto-Grupo.

La Bolonja Esperanto-Grupo, unu el la plej malnovaj en la tuta Italio, ekestis en 1911, kaj daŭre aktivas nuntempe.


En 1915 provizore oni starigis oficejon de Itala Esperanto-Federacio ĉe la sidejo de IKE en Bolonjo, ĉar praktike la Federacio, pro eniro de Italio en la unuan mondmiliton, estis ĉesiginta sian aktivecon.


En 1920 okazis tie la 5-a Nacia Kongreso de Esperanto kaj en 1955 la 40-a Universala Kongreso de Esperanto.



Vidu ankaŭ |



  • Boulogne-sur-Mer

  • Deklaro de Bolonjo

  • Masakro de Bolonjo

  • Ĉefepiskopujo de Bolonjo



Eksteraj ligiloj |




  • Bolonjo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Bolonjo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • La oficiala retejo de la komunumo Bologna



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár