Majo de 2008






























































majo

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di



1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31



aranĝo de 2019
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en majo 2008.




Enhavo






  • 1 28-a de majo


  • 2 26-a de majo


  • 3 25-a de majo


  • 4 24-a de majo


  • 5 22-a de majo


  • 6 21-a de majo


  • 7 16-a de majo


  • 8 13-a de majo


  • 9 12-a de majo


  • 10 9-a de majo


  • 11 8-a de majo


  • 12 7-a de majo


  • 13 6-a de majo


  • 14 5-a de majo


  • 15 4-a de majo


  • 16 1-a de majo





28-a de majo |


  • La reĝlando de Nepalo post la baloto de la 10-a de aprilo ŝanĝas sian reĝimon al respubliko post 2000 jaroj de hinduista monarĥio. La reĝo Gjanendra devas forlasi la palacon post 15 tagoj.


26-a de majo |



  • Mortis la usona filmaktoro kaj reĝisoro Sydney Pollack, 73-jara, pro kancero, en sia hejmo en Los-Anĝeleso.


  • Distrikta tribunalo de Nagasaki juĝis mortpunon al eks-Jakuza kiu pafe mortigis la urbestron de Nagasako, Ito Itcho. La eks-Jakuza apelaciis.



25-a de majo |



  • Cannes: Laurent Cantet ricevas Oran Palmon de Festivalo de Cannes pro sia filmo Entre les murs.


24-a de majo |


  • La 90-jaraĝa fotoĵurnalisto Cornell Capa, frato de legenda militfotisto Robert Capa, mortas en Nov-Jorko de natura mortokaŭzo en sia manhatana loĝejo.


22-a de majo |


  • La ĉinaj aŭtoritatoj agnoskas jam ĉirkaŭ 74,000 viktimojn, enkalkulante kaj mortintojn kaj malaperintojn pro la tertremo en Siĉuano.


21-a de majo |



  • Moskvo, Manchester United gajnas la ligon de ĉampionoj kontraŭ Chelsea Football Club.


16-a de majo |



  • Domingo : Leonel Fernández (foto) elektita kiel prezidento.


13-a de majo |



  • Barato : atencoj en Jaipur mortigas 63 personojn kaj vundas pli ol 210 aliajn.


12-a de majo |



  • Granda tertremo en la ĉina provinco Siĉuano kun la intenseco de 7,8 laŭ la skalo de Richter postulas minimume 107 mortintojn. 900 lernantoj estas kovritaj sub la rubaĵoj de altlernejo, pro tio oni timas ankoraŭ pli da viktimoj.

  • Mortis 98-jaraĝa Irena Sendlerowa, pola rezistantino, savintino de 2 500 judaj infanoj de la Varsovia geto.



9-a de majo |


  • Venkotago estas festata en Rusio kaj kelkaj aliaj landoj, omaĝante finon de la milito kontraŭ faŝisma Germanio en 1945.


8-a de majo |


  • Per armeaj paradoj, piroteknikaĵoj kaj solenoj Israelo festas la sesdekan datrevenon de siaj sendependeco kaj ŝtatfondo.


7-a de majo |



  • Dmitrij Medvedev enoficiĝas kiel nova prezidento de Rusia Federacio. Per tio li sukcedas al Vladimir Putin, kiun li nomumas kiel novan ĉefministron.


6-a de majo |



  • La ciklono Nargis, kiu frapis Birmon kaj Tajlandon mortigis almenaŭ 41.000 homojn. Oni taksas, ke la tuta mortintaro egalas proksimume 100.000 homoj. La plej granda urbo, Ranguno, estas daŭre sen elektro.


  • Finnlanda ministro pri defendo Juri Häkämies en la kunveno de "Atlantika Societo" en Helsinko porparolas aliĝon de Finnlando kaj Svedio al NATO.



5-a de majo |


  • La tibeta ekzila registaro pozitive prijuĝas la renkonton de Dalai-lamao kun reprezentantoj de la ĉina registaro.


4-a de majo |


  • Severa tropika ŝtormo kaŭzas difektegojn en la mjanmara komerca metropolo, Ranguno. La ciklono Nargis frapis la regionon de la Delto Iravadio per ventoj de proksimume 190 km/h fruvendredon. Mortis miloj da homoj. La ŝtormo faligis arbojn kaj elektrolineojn, kaj ŝiris la tegmentojn de konstruaĵoj, vidatestintoj en Ranguno diras.


1-a de majo |



  • Bataloj inter manifestaciantoj kaj la polico okazas interalie en Hamburgo, Istanbulo kaj en Hispanio.

  • En Aachen estas donata la Internacia Karola Premio al la germana federacia kancelierino Angela Merkel por ŝiaj meritoj pro la pluevoluigo de la Eŭropa Unio.

  • Mortis Sir Anthony Mamo (*1909-01-09), iama malta politikisto kaj la unua prezidento de Malto 1974-76.




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár