Beogrado
Beogrado (Град Београд) | |||
serbe Београд, serbe Beograd | |||
urbo | |||
Parlamentejo en Beogrado | |||
| |||
Ŝtato | Serbio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | ||
Historiaj regionoj | Bizanca imperio, Reĝlando SHS, SFRJ | ||
Konata loko | Templo de sankta Sava | ||
Konstruaĵoj | Avala televidturo, Genex Tower nubskrapulo | ||
Riveroj | Danubo, Sava | ||
Situo | Beogrado | ||
- alteco | 117 m s. m. | ||
- koordinatoj | 44°49′14″N 20°27′44″E / 44.82056°N, 20.46222°O / 44.82056; 20.46222 (Beogrado) | ||
Areo | 359,96 km² (35 996 ha) | ||
- de metropolo | 3 222,68 km² (322 268 ha) | ||
Loĝantaro | 1 281 801 (2007) | ||
- de metropolo | 1 670 000 | ||
Denseco | 3 560,95 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 518 loĝ./km² | ||
Fondo | 279 antaŭ Kristo | ||
- urbaj rajtoj | 150 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 11000 | ||
Telefona antaŭkodo | (+381) 11 | ||
Aŭtokodoj | BG | ||
Situo enkadre de Serbio | |||
Situo enkadre de Eŭropo | |||
Vikimedia Komunejo: Belgrade | |||
Retpaĝo: www.beograd.rs | |||
Beogrado (serbe Београд) estas milionurbo, la ĉefurbo de Serbio. Beogrado estas la universitata, industria, komerca kaj trafika centro de la lando. La historia hungara loknomo estas Nándorfehérvár.
Ĝi enhavas ĉirkaŭ 1 500 miloj da loĝantoj.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Vidindaĵoj
4 Famuloj
5 Ĝemelurboj
6 Beogrado kaj Esperanto
7 Vidu ankaŭ
Geografio |
Beogrado situas apud la kunfluejo de la riveroj Danubo kaj Sava. Ĝia areo estas 3222,68 km²; ĝia horzono estas GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro). La averaĝa supermara alteco estas 132m, kiu varias inter 70-303m, sed la proksima monto Avala estas 511 m-ojn alta.
Historio |
La plej frue keltoj vivis tie, poste Beogrado apartenis al Romia Imperio, kiel Singidunum. Slavoj alvenis en la 7-a jarcento. En 1403 ĝi estis ĉefurbo de Serbio, inter 1918-2003 ĉefurbo de Jugoslavio, inter 2003-2006 ĉefurbo de Serbio kaj Montenegro, ekde 2006 denove ĉefurbo de Serbio. En 1456 la turkoj vane sieĝis la fortikaĵon, kiun hungaroj defendis. En 1521 la turkoj havis la urbon ĝis 1867. Dum la 1-a mondmilito tie komenciĝis la bataladoj. En 1941 la germanoj, post 3 jaroj la britoj, en 1999 NATO bombardis la urbon.
Vidindaĵoj |
- nacia muzeo de 1844
preĝejo, la plej granda ortodoksa preĝejo de la mondo- nacia teatro
- fortikaĵo
- reĝa palaco
- etnografia muzeo
Famuloj |
En Beogrado mortis:
hungara ministro Béla Linder
- hungara inĝeniero pri minado Vilmos Fuchs
- hungara-serba pentristo Péter Dobrovits.
Ĝemelurboj |
Ateno, Grekio
Banja Luka, Bosnio kaj Hercegovino
Pekino, Ĉinio
Berlino, Germanio
Kievo, Ukrainio
Ljubljano, Slovenio
Milano, Italio
Moskvo, Rusio
Romo, Italio
Skopjo, Makedonio
Zagrebo, Kroatio
Coventry, Britio
Chicago, Usono
Podgorico, Montenegro
Lahore, Pakistano
Beogrado kaj Esperanto |
En la urbo okazis kongreso de SAT en 1956, la UK 1973 kaj denove kongreso de SAT en 2006.
Vidu ankaŭ |
- Listo de milionurboj
- Nikola Tesla Flughaveno Beogrado
|