Kaino







Kaino kaj Habelo


Kaino (hebree קין "posedo") laŭ Genezo (Biblio) estis la unua filo de Adamo kaj Eva.


Li estis terkultivisto. Pro tio laŭ ĉapitro 4 de Genezo li koleriĝis, kiam li oferis al Dio el siaj fruktoj kaj vidis ilin neakceptataj, dum la unuenaskitaj ŝafoj kaj la ŝafa grasaĵo de lia frato Habel estis akceptitaj.
Koleriĝinte li mortbatis Habelon kaj estis la unua mortiginto de la juda-kristana mitologio.


Tamen Dio faris sur li "signon" por marki lin, kaj minacis al tiu, kiu mortigos Kainon, "sepoblan punon". En kelkaj kulturoj oni nomas rekonilon de krimeco "kaina marko".


Kain foriris al la lando "Nod", kiu situis "oriente de Edeno", kaj per tio metis la bazon por holivuda filmo.



En la esperantlingva literaturo |


La drama poemo Kaino de George Byron estis tradukita el la angla al Esperanto fare Antoni Kofman kaj publikigita en 1896 en volumo de 102 paĝoj. Nuntempe tiu ĉi tradukaĵo el la inkunabla periodo de Esperanto estas konsultebla en Legolibroj II; tio estas Ludovikologia Dokumentaro VIII (LD VIII) en la serio de l' Plena Verkaro de Zamenhof de itô kanzi.

















Gutenberg Bible.jpg
patro:
Adamo

Biblia persono


En libroj:
Genezo


filoj:
Ĥanoĥo






Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár