Esperanto-Ligo en Israelo
Esperanto-Ligo en Israelo | |
---|---|
Lando | Israelo |
Fondiĝo | 1950 |
prezidanto | Amri Wandel |
vicprezidanto | Jehoŝua Tilleman |
kasisto | Ŝlomo Ŝaĥar |
Interretejo | www.esperanto.org.il |
La Esperanto-Ligo en Israelo (ELI, foje ankaŭ nomata per la hebrea nomo האגודה לאספרנטו בישראל) estas la nacia Esperanto-Asocio en la lando Israelo. Ĝi estas ligita kiel landa asocio al UEA kaj eldonas la revuon Israela Esperantisto.
Agadoj |
ELI havas libroservon kaj organizas ĉiujarajn aranĝojn. La presita organo estas Israela Esperantisto.
Internacie aparte aktiviga evento por la nacia movado estis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en somero 1986, kiu gastis en la israela marborda loĝloko Hadassah Neurim. Tiun sukceson daŭrigis pli ol kvaronjarcenton poste la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en somero 2013 en Nazareto.
Strukturo |
ELI havas lokajn klubojn en Tel-Avivo kaj Hajfo
En la jaroj 2001-2008 Josef Ŝemer estis prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj poste ĝis sia morto en 2012 estis ĝia sekretario kaj kasisto; la prezidantan postenon post li transprenis Amri Wandel (stato de aprilo 2014).
Historio |
ELI originas el la Palestina Esperanto-Ligo kreita de cionismaj judoj en mandata Palestino en la 1920-aj jaroj. En la Jarlibro de UEA de 1950 ĝi aperas unuafoje sub la nuna nomo, ĝis inkluzive 1959 ankoraŭ kun Izraelo. La ligo aliĝis al UEA en 1961.
Dum en la unuaj jaroj de la Esperanto-movado unuflanke estas multaj judaj esperantistoj, sed aliflanke la esperantistaj propagandistoj aparte en okcidenta Eŭropo tendencis prisilenti la kulturajn radikojn de Esperanto aparte en la judaj komunumoj de orienta kaj centra Eŭropo, ekde la dua mondmilito kaj la persekutoj kaj de eŭropaj judoj kaj eŭropaj esperantistoj tiuj komunaj kulturaj radikoj ne plu prisilentiĝas, sed en ĵurnalismaj artikoloj ofte aparte akcentiĝas.[1]. Foje Esperanto eĉ nomiĝis la "tutmonda jida".[2]
Eventoj |
La Esperanto-Ligo en Israelo organizas la Israelan kongreson de Esperanto.
19-a Israela Kongreso de Esperanto |
La 19-a Israela Kongreso de Esperanto okazas en la Jaro 2018 en Akko.
Eksteraj ligiloj |
Retejo de Esperanto-Ligo en Israelo esperante kaj hebree
informeto pri la ligo en la retejo de UEA esperante
artikolo Araba-juda lingvo de paco: vera historio pri la historio de la Esperanto-movado en Palestino, Egiptio kaj Libano en la revuo Libera Folio en 2006 esperante
Vidu ankaŭ |
- Azia Komisiono de UEA
Referencoj |
<li id="cite_note-1">[[#cite_ref-1|u2191]] <span class="reference-text">[http://forward.com/culture/348344/the-secret-jewish-history-of-esperanto/ ekzemple en la anglalingva artikolo ''"The Secret Jewish History of Esperanto"'' (la sekreta juda historio de Esperanto) de ''Steven G. Kellman'' el aŭgusto 2016 en la ĵurnalo ''Forward'']</span>
</li>
<li id="cite_note-2">[[#cite_ref-2|u2191]] <span class="reference-text">[http://forward.com/schmooze/134095/esperanto-the-worldwide-yiddish/ ekzemple en la anglalingva artikolo ''"Esperanto, the worldwide yiddish'' (Esperanto, la tutmonda jida) de ''Gary Shapiro'' el decembro 2010 el la sama ĵurnalo ''Forward'']</span>
</li>
|