Vladimiro fon Ŝmurlo






























Vladimiro fon Ŝmurlo

Ŝmurlo.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

15-an de julio 1865 (1865-07-15)
en Ĉeljabinsk

Morto

27-an de februaro 1931 (1931-02-27) (65-jara)
en Rigo

Ŝtataneco

Rusia Imperio, Latvio

Profesio

lingvisto, esperantisto

Lingvoj

Esperanto







v  d  r


Information icon.svg



Vladimiro fon Ŝmurlo (ruse Владимир Францевич фон Шмурло [Vladimir Franceviĉ fon Ŝmurlo], ofte duonpole-duongermane latinliterigita Vladimír von Szmurlo, naskiĝis la 15-an de julio 1865 en Ĉeljabinsk; mortis la 27-an de februaro 1931 en Rigo) estis rusa esperantisto kaj fervoja inĝeniero.


Vladimiro fon Ŝmurlo studis en Peterburgo. Li estis Volapukisto kaj tre frue aliĝis al Esperanto. Li iniciatis la unuan literaturan Esperanto-konkurson en Peterburgo 1896. Post la rusia revolucio de 1905 li loĝis de 1905 ĝis 1908 en Stuttgart, kaj ekde 1908 en Rigo. En 1910 li fondis la Esperanto-gazeton Riga Stelo, en 1911 ankaŭ samnoman Esperanto-klubon, kaj fariĝis ties unua prezidanto. De 1910 ĝis 1915 li estis delegito de UEA en Rigo.


Je 1916 li estis eldonisto de esperantlingva ĵurnalo «Verda Radio»[1].


Li eldonis:



  • Bibliotekon de Lingvo Internacia Esperanto (1895),

  • Jarlibron Esperantistan (1897),

  • Esperantan Universalbibliotekon (1910-1914),

  • kolekton de Esperanto-originalaĵoj Verda Radio (1911).


Li kunlaboris en La Esperantisto, Internacia Scienca Revuo, Lingvo Internacia kaj Scienca Gazeto. Li redaktis kaj eldonis la revuon Riga Stelo, de 1910 ĝis 1911. Li verkis ANA (Alfabeta Nomaro-Adresaro), alinomita Ariadna fadeno, unuan provon de Esperanto-enciklopedio, en 1916/1917 la kiu, pro la milito, aperiĝis nur ĝis la litero E kaj havis tre magran enhavon. Li kompilis Komplementan rus-Esperantan vortaron (дополнительный русско-эсперантский словарь) en 1916. Dum siaj lastaj jaroj li precipe interesiĝis pri ĉiuj sistemoj de Lingvo Internacia.


En 1920 li kreis esperantidon Arlingo, simpla "korektado" de Esperanto, kiu daŭris nepublikita.



Eksteraj ligiloj |




  • Verkoj de Vladimír Szmurlo en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

  • portreta foto de li en la retejo de la aŭstra nacia biblioteko
















  1. РГИА Ф. 776, Оп. 10, Д. 2271 - Rusia Ŝtata Historia Arĥivo, Fondo 776, Listo 10, Akto 2271




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár