Ĉefurba distrikto de Venezuelo


























Ĉefurba distrikto
Distrito Capital




Capital District in Venezuela (special marker).svg
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Karakaso

Areo

433 km²

Loĝantaro
1 943 901 (stato de 2011)

ISO-kodo
VE-A

flago
flago








v  d  r


Information icon.svg



La Ĉefurba distrikto hispane Distrito Capital - estas la ĉefurba Federacia Distrikto de la ŝtato Venezuelo. Ĝi havas areon de 433 kvadrataj kilometroj kaj nur konsistas el la municipo Libertador: tiu municipo inkluzivas proksimume kvinonon de la areo kaj trionon de la loĝantaro de la urbo Karakaso. Kiel Federacia Distrikto, do teritorio senpere ligata al la ŝtato, ne al subŝtata administra unuo, ĝi estas la loko de la Nacia Asembleo de Venezuelo kaj de pliaj tutŝtataj institucioj. La teritorio limas al la subŝtatoj Vargas kaj Miranda.


Per la Konstitucio de Venezuelo de 1999 la ĉefurba distrikto perdis sian propran parlamenton kaj sian distriktestron. Kompense novorganiziĝis la teritorio de la urbo Karakaso (la "metropola distrikto Karakaso", hispane Distrito Metropolitano de Caracas). La urba administrantaro transprenis la administran potencon pri la ĉefurba distrikto kaj de kvar najbaraj municipoj de la subŝtato Miranda, kiuj do kune konsistigas la urbon Karakaso. La 13-an de aprilo 1999 la Nacia Asembleo ratifis leĝon pri la kreo de nova distrikta registaro. [1] Ekde tiam la ĉefurba distrikto do denove havas distriktestron, kiun persone nomumas la ŝtata prezidanto de Venezuelo. Eke de la 14-a de aprilo 2009 la postenon havas la politikistino Jacqueline Faria Pineda.



Referencoj |





  1. hispanlingva artikolo "Promulgada Ley Especial Sobre la Organización y Regimen del Distrito Capital", en la retejo GloboVision.








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár