Eŭropa Kultura Ĉefurbo





Karte Kulturhauptstadt Europas.png


Eŭropa Kultura Ĉefurbo estas titolo donata por unu jaro al urbo (aŭ du urboj) de la Eŭropa Konsilio.


Ĝis 1999 la titolo oficiale nomiĝis Kultururbo de Eŭropo, ek de 2005 ĝi estas Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.


La ideon de kultura ĉefurbo origine proponis Melina Mercouri, kulturministro de Grekio.
La nuna procedo de elekto kaj nomumo ekvalidis nur en 1999.
Laŭ ĝi la Eŭropa Komisiono, konsiderante la opinion de la Eŭropa Parlamento, proponas al la Eŭropa Konsilio la urbo(j)n, kiu(j)n ĝi nomumu.



Listo de la Kulturaj Ĉefurboj |



  • 1985: Ateno (Grekio)

  • 1986: Florenco (Italio)

  • 1987: Amsterdamo (Nederlando)

  • 1988: Berlino (Germanio)

  • 1989: Parizo (Francio)

  • 1990: Glasgovo (Britio)

  • 1991: Dublino (Irlando)

  • 1992: Madrido (Hispanio)

  • 1993: Antverpeno (Belgio)

  • 1994: Lisbono (Portugalio)

  • 1995: Luksemburgo (Luksemburgio)

  • 1996: Kopenhago (Danio)

  • 1997: Tesaloniko (Grekio)

  • 1998: Stokholmo (Svedio)

  • 1999: Weimar (Germanio)

  • 2000: Avinjono (Francio), Bergeno (Norvegio), Bolonjo (Italio), Bruselo (Belgio), Helsinko (Finlando), Krakovo (Pollando), Prago (Ĉeĥio), Rejkjaviko (Islando), Santiago de Compostela (Hispanio)

  • 2001: Porto (Portugalio) – Roterdamo (Nederlando)

  • 2002: Salamanca – Bruĝo

  • 2003: Graz (Aŭstrio)

  • 2004: Lille (Francio) – Ĝenovo (Italio)

  • 2005: Cork (Irlando)

  • 2006: Patras (Grekio)

  • 2007: Luksemburgo – Sibiu (Rumanio)

  • 2008: Liverpool (Anglio) – Stavanger (Norvegio)

  • 2009: Linz (Aŭstrio) – Vilno (Litovio)

  • 2010: Essen (Germanio) – Pécs (Hungario) - Istanbul (Turkio)

  • 2011: Turku (Finlando) – Talino (Estonio)

  • 2012: Guimarães (Portugalio) - Mariboro (Slovenio)

  • 2013: Marsejlo Provencio (Francio) – Košice (Slovakio)

  • 2014: Riga (Latvio) – Umeå (Svedio)[1]

  • 2015: Mons[2] (Belgio) - Plzeň (Ĉeĥio)

  • 2016: Vroclavo (Pollando) - Donostio (Hispanio)


Kandidatoj (2017–2025)



  • 2017: Danio, Kipro

  • 2018: Nederlando, Malto

  • 2019: Italio, Bulgario

  • 2020: Rumanio, Serbio, Irlando

  • 2021: Grekio, Kroatio, Svislando

  • 2022: Britio, Makedonio, Turkio

  • 2023: Norvegio, Litovio, Bosnio kaj Hercegovino

  • 2024: Germanio, Ukrainio, Albanio

  • 2025: Aŭstrio, Islando, Montenegro



Fontoj, notoj |





  1. http://www.umea2014.se/


  2. http://www.mons2015.eu/




Vidu ankaŭ |


  • Araba Kultura Ĉefurbo



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár