Văliug
Văliug [vǝljug] (hungare: Ferencfalva, germane: Franzdorf) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Caransebeș. En 1910 ĝi havis 2197 loĝantojn (rumanoj, germanoj); en 1992 1185 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1808. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye).
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj |
- Iosif Velceanu (13-a de aprilo 1874 - Timișoara, 31-a de aŭgusto 1937): rumana komponisto, orkestrestro.
Eksteraj ligiloj |
- Interaga mapo de la distrikto
- Administra mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002