Kanbirdoj
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kanbirdoj


Aŭstrala kanbirdo, Acrocephalus australis

Aŭstrala kanbirdo,
Acrocephalus australis


Biologia klasado


























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Akrocefaledoj Acrocephalidae

Genro:

Acrocephalus



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kanbirdoj









v  d  r


Information icon.svg



Kanbirdojn konsistigas 35 specioj de la genro Acrocephalus, kiuj estas malgrandaj, insektovoraj paserinaj birdoj kiuj apartenas al la genro Acrocephalus. Iam en la parafiletika grupo de Silviedoj, ili estas nuntempe separataj laŭ la familio de Akrocefaledoj el kiuj tiu genro estas la tipa. Ili estas foje nomataj krom kiel kanbirdo ankaŭ kiel marĉosilviojkareksosilvioj, sed tio konfuzigas kun la Grenokanbirdo kaj la Kanbirdo ĉefe en Nordameriko kie estas komunaj tiuj nomoj por la birdospecioj.


Tiuj estas tre senmarkaj brunecaj birdoj kutime asociaj kun marĉoj aŭ aliaj humidejoj. Kelkaj estas iom striecaj, aliaj tute senmarkaj. Multaj specioj estas migrantaj.


Multaj specioj havas ebenan kapokonturon, kiu havigas al la grupo ties sciencan nomon el radikoj de la antikva greka kun signifo “akra kapo”.


Specioj kiuj reproduktiĝas en moderklimataj regionoj estas tre migrantaj.


La plej enigma specio de la genro, nome Grandbeka kanbirdo (A. orinus), estis remalkovrita en Tajlando en marto de 2006. Ĝi estis trovata antaŭe nur unufoje en 1867.




Enhavo






  • 1 Listo de specioj en taksonomia ordo


  • 2 Notoj


  • 3 Referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Listo de specioj en taksonomia ordo |




Tiu kanbirdo nutras la idon de Komuna kukolo




  • Tamarika grilbirdo, Acrocephalus melanopogon


  • Akvokanbirdo , Acrocephalus paludicola


  • Junkokanbirdo, Acrocephalus schoenobaenus


  • Sorgokanbirdo, Acrocephalus sorghophilus


  • Nigrabrova kanbirdo, Acrocephalus bistrigiceps


  • Kampokanbirdo, Acrocephalus agricola


  • Manĉura kanbirdo, Acrocephalus tangorum (foje inkludata en A. agricola)


  • Arbusta kanbirdo, Acrocephalus concinens


  • Kanbirdo, Acrocephalus scirpaceus

    • Kaspia kanbirdo, Acrocephalus (scirpaceus) fuscus

    • Mangrova kanbirdo, Acrocephalus (scirpaceus) avicenniae




  • Afrika kanbirdo, Acrocephalus baeticatus


  • Arbedokanbirdo, Acrocephalus dumetorum


  • Grenokanbirdo, Acrocephalus palustris


  • Turda kanbirdo, Acrocephalus arundinaceus


  • Orienta kanbirdo, Acrocephalus orientalis


  • Stentora kanbirdo, Acrocephalus stentoreus


  • Grandbeka kanbirdo, Acrocephalus orinus


  • Iraka kanbirdo, Acrocephalus griseldis


  • Aŭstrala kanbirdo, Acrocephalus australis


  • Najtingala kanbirdo, Acrocephalus luscinia

    • Agigŭa kanbirdo, Acrocephalus luscinia nijoi – dubinde distinga; formortinta (ĉ.1997)

    • Astrolaba kanbirdo , Acrocephalus luscinia astrolabii – formortinta (meza 19a jarcento?)

    • Pagana kanbirdo, Acrocephalus luscinia yamashinae – dubinde distinga; formortinta (1970s)




  • Karolina kanbirdo, Acrocephalus syrinx


  • Naura kanbirdo, Acrocephalus rehsei
    • Marŝala kanbirdo, Acrocephalus rehsei ssp.? – hipoteza; formortinta (ĉ.1880?)



  • Havaja kanbirdo, Acrocephalus familiaris


    • Nihoa kanbirdo, Acrocephalus familiaris kingi


    • Lajsana kanbirdo, Acrocephalus familiaris familiaris – formortinta (fine de 1910-aj jaroj)




  • Kiritimatia kanbirdo, Acrocephalus aequinoctialis


  • Tahitia kanbirdo, Acrocephalus caffer

    • Hŭahina kanbirdo, Acrocephalus caffer garretti – formortinta (19a jarcento?), renomata en Acrocephalus musae garretti [1]

    • Raiatea kanbirdo, Acrocephalus caffer musae – formortinta (19a jarcento?), renamed in Acrocephalus musae musae [1]




  • Moorea kanbirdo, Acrocephalus longirostris – formortinta (1980aj jaroj?) (disiga el Acrocephalus caffer en 2008) [1]


  • Tuamotua kanbirdo, Acrocephalus atyphus


  • Rimatara kanbirdo, Acrocephalus rimatarae


  • Pitkarna kanbirdo, Acrocephalus vaughani


  • Hendersona kanbirdo, Acrocephalus taiti


  • Markizinsula kanbirdo, Acrocephalus mendanae


  • Kukinsula kanbirdo, Acrocephalus kerearako


  • Granda marĉokanbirdo, Acrocephalus rufescens


  • Kaboverda kanbirdo, Acrocephalus brevipennis


  • Malgranda marĉokanbirdo, Acrocephalus gracilirostris


  • Madagaskara kanbirdo, Acrocephalus newtoni


  • Dikbeka kanbirdo, Acrocephalus aedon


  • Rodrigesa kanbirdo, Acrocephalus rodericanus


  • Sejŝela kanbirdo, Acrocephalus sechellensis


Fragmentaj fosiliaj restaĵoj el Fina Mioceno (ĉirkaŭ 11 ma) de Rudabánya (NOr Hungario) montras kelkajn apomorfojn tipajn de tiu genro (Bernor et al. 2002). Pro ties frueco (plej parto de genroj de paseridaj ne estas konataj ĝis la Plioceno), ne estas certa ke ĝis estas ĝuste lokitaj ĉi tie, sed tre verŝajne ili apartenas al la Akrocefaledoj almenaŭ.



Notoj |




  1. 1,01,11,2Cibois, Thiboult & Pasquet: Systematics of the extinct reed warblers Acrocephalus of the Society Islands of eastern Polynesia. Ibis (2008), 150, 365–376




Referencoj |




  • Baker, Warblers of Europe Asia and North Africa ISBN 0-7136-3971-7


  • Barlow, Wacher and Disley, Birds of The Gambia ISBN 1-873403-32-1


  • Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 849655306X.


  • Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, Birds of India ISBN 0-691-04910-6


  • King, Woodcock kaj Dickinson,Birds of South-East Asia, ISBN 0-00-219206-3


  • Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant, Collins Bird Guide ISBN 0-00-219728-6


  • Sinclair, I.; Hockey, P. & Tarboton, W. SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1



Eksteraj ligiloj |




  • Kanbirdoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Kanbirdoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kanbirdoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  • Filmoj de Acrocephalus ĉe Internet Bird Collection

  • Inteligenteco de Kanbirdoj





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár