Hiddensee
Hiddensee | ||
---|---|---|
Satelite bildo de Hiddensee | ||
Situo | Balta maro | |
Geografia situo | 54° 31′ 35″ N, 13° 5′ 13″ O54.52638888888913.086944444444Koordinatoj: 54° 31′ 35″ N, 13° 5′ 13″ O | |
| ||
Areo | 19,02 km² | |
Lumturo ĉe Dornbusch | ||
La Baltamara insulo Hiddensee [HIDnze:] situas okcidente de la insulo Rügen en Germanio. Administre temas pri komunumo en la distrikto Antaŭpomerio-Rügen de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kiu apartenas la la komunumaro Amt West-Rügen de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 1 002 loĝantojn.
Ĝia loĝantaro vivas ĉefe de la turismo, sed ankaŭ sciencaj institucioj (ekz. la birdoobservejo apartenanta al la Universitato de Greifswald) troviĝas sur la insulo.
Allogaj turismaj celoj estas la naturo, la plaĝoj kaj la muzeo pri la verkisto Gerhart Hauptmann, kiu pasigis parton de sia vivo sur la insulo kaj kies tombo estas tie. Por gardi la trankvilan etoson, oni klopodas teni Hiddensee sen aŭtoj: Nur tre malmultaj personoj (kuracisto, policisto) rajtas uzi aŭton tie.
Eksteraj ligiloj |
oficiala insula retejo (germane)
|