Araraquara


































































































Urbo Araraquara

Vista de Araraquara.JPG

"Monda Ĉefurbo de la Oranĝo"

Flago



Blazono


Flago
Blazono



Datreveno

22-a de aŭgusto

Fondiĝo

1817

Nomo de la loĝanto
arapeiense

Moto

"Altior altissimo semper" (Ĉiam pli alta)

Urbestr(in)o
Marcelo Fortes Barbieri (PMDB) ĝis 2012
Situo

Situo de Araraquara


Subŝtato
San-Paŭlio

Mezoregiono
Araraquara (mezoregiono)

Mikroregiono
Araraquara
Najbaraj urboj

São Carlos, Américo Brasiliense, Matão, Ibaté, Boa Esperança do Sul, Motuca, Santa Lúcia, Rincão kaj Gavião Peixoto.
Distanco al la subŝtata ĉefurbo
270 kilometroj
Geografiaj aspektoj

Areo
1.005,968 km²

Loĝantaro
208.725 loĝ. 2010[1]

Loĝdenso
207,49 loĝ./km²

Alteco
664 metroj

Klimato
Tropiko

Horzono

UTC-3
Sociaj indikiloj

IHD
0.830 2000[2]

MEP

R$ 3 924 434,047 2008[3]

MEP per capita

R$ 19 707,70 2008[3]







v  d  r


Information icon.svg




Araraquara (ararakŭara) /ararə'kwarə/ (21°47′31″S 48°10′52″U  /  21.79194°S, 48.18111°U / -21.79194; -48.18111 (Araraquara)Koordinatoj: 21°47′31″S 48°10′52″U  /  21.79194°S, 48.18111°U / -21.79194; -48.18111 (Araraquara), 646 m super marnivelo, klimato Aw de Köppen) estas urbo kaj municipo de Brazilo en subŝtato San-Paŭlio. Ĝiaj loĝantoj diras ke ĝia nomo signifas "tie kie la suno leviĝas" en la tupia lingvo, sed plej eble la nomo signifas "truo de arao". Estas fondita la 22-an de aŭgusto 1817. La areo tuta de la municipo estas 1.006 km¹, de la urbo 80 km². En ĝi loĝas 208.725 homoj (2010).[1] En la urbo sitas unu el la kampusoj de la Universitato de San-Paŭlio.


En Araraquara estas strato omaĝe al la esperantisto João Masiero.




Enhavo






  • 1 Esperanto en Araraquara


  • 2 Referencoj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Esperanto en Araraquara |


Oni diras, ke antaŭ longe la tajloro Francisco Banhatto, forpasinta, gvidis bazan kurson de Esperanto en la urbo, tamen la movado tiutempe ne prosperis.


En 1987, Centjarigo de Esperanto, Clélia Maria Adorna Fernandes kaj Nelson Orlando, cele la organizo de studgrupo de la lingvo, invitis samideanon Roberto Gomes de Freitas, el la urbo Jundiaí, kiu la 2-an de aŭgusto 1987 starigis bazan kurson per Cseh-metodo, por proksimume 30 personoj, 10 lecionoj je dimancoj vespere, kies rezulto estis malgranda grupo, kiu daure renkontigis sabate vespere.


Tuj poste, alia esperantisto, Laércio Olivatto, el São Carlos, gvidis novan bazan kurson al tiu malgranda grupo plifortigante ĝin.


La tempo pasis kaj la 27-an de aprilo 1996 la dekdu personoj kiuj restis de la grupo fondis grupon "Esperanto-Klubo de Araraquara". Ili estas: Adriano Góes, Ana Paula Broggio, Aparecida Ruiz Tagliari, Carlos Alberto dos Santos, Dagoberto Alcir Curti, João Baptista Olivi, Lídia de Jesus Pereira Sandrini, Maria Cristina Bergo, Maria José Martins da Silva, Nelson Orlando, Palmira Bernaschi kaj Palmira Serra Cunha. Ĝia unua prezidanto estis Palmira Serra Cunha.


La klubo ankoraŭ ne posedas propran sidejon, ĝi funkcias en ĉambroj ceditaj de samideanoj, spiritismaj domoj aŭ kluboj kiuj malfermas siajn pordojn por la starigo de kursoj preskaŭ ĉiujare.


Pro leĝa projekto de la urba konsilanto, José Carlos Porsani, la 16-an de Decembro 1996 la urbestro, inĝeniero Roberto Massafera, omaĝis la kreinton de Esperanto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, per aprobo de Leĝo n-ro 4.795 kiu estu nomata strato D-ro Lázaro Luís Zamenhof, la publika vojo en tiu municipo inter la kvartaloj Jardim Planalto kaj Jardim Imperial.




La urbo



Referencoj |




  1. 1,01,1IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 18 de junio 2011.


  2. PNUD Brasil (2003). Índice de Desenvolvimento Humano - Municipal, 1991 e 2000. (HTML). Atlas do Desenvolvimento Humano. Alirita 15 de oktobro 2009.

  3. 3,03,1IBGE (2008). PIB (HTML). Alirita 18 de junio 2011.




Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Araraquara en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Municipoj de San-Paŭlio


Eksteraj ligiloj |




  • portugale Oficiala paĝo


  • portugale Municipa Konsilantaro


  • portugale Portalo "Nia San-Paŭlio"


  • portugale Asocio de Municipoj de San-Paŭlio








Koordinatoj: 21°47′38″S 48°10′33″U  /  21.793889°S, 48.175833°U / -21.793889; -48.175833 (Araraquara)







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár